La sidanta skribisto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''La sidanta skribisto''', ankaŭ konata kiel '''''La sidanta skribisto de Luvro''''', estas unu el la statuoj plej karakterizaj de la skulptarto de la [[Malnova imperio de Egiptio]], kaj unu el la plej famaj kaj bone konservataj el la tuta [[egipta civilizo]]. Ĝi estis skulptita inter la jaroj 2480 kaj 2350 a. K.
 
Ĝi estis realigita en epoko kiam Egiptio troviĝis en la pinto de sia gloro kaj estis forlasita la konstruado de grandaj piramidoj: la metiistoj okupiĝis pri pliaj fakoj, la tomboj kaj temploj akiris pli kompleksan arkitekturan stilon kaj la arto okupiĝis pri pli etaj objektoj, reproduktante la ĉiutagan vivon. La skribistoj[[skribisto]]j, nepraj en la ŝtato fortege centralizita, estis ofte reprezentitaj.
La statuo estis eltrovita en la [[nekropolo]] de [[Sakkara]], situanta en la okcidenta bordo de la rivero [[Nilo]], fronte al la malnova urbo [[Memfiso]], kiu estis la ĉefurbo de la [[Malnova imperio de Egiptio]], kaj oni kredas ke ĝi reprezentas altan funkciulon de la administrado. Metita en kapelo de tombo, la statuo partoprenis la ceremoniojn kaj ricevis la oferdonojn por la mortinto, ĝia karaktero estis funebra.
Linio 10:
Nuntempe la statuo troviĝas en la [[Muzeo Luvro]] de [[Parizo]], [[Francio]].
[[kategorio:skulptaĵoj de Antikva Egiptio]]