Dispartigo de Hindio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Sri-Lanko → Srilanko
Linio 3:
'''Dispartigo de Hindio''' estis la dispartigo de la [[Brita Hindio]] kiu kaŭzis la kreadon, la 14an de aŭgusto 1947 kaj 15 aŭguston 1947, respektive, de la suverenaj [[ŝtato]]j de [[Pakistano]] (ĝi poste disiĝis en la Islama Respubliko de Pakistano kaj la Popolrespubliko de [[Bangladeŝo]]) kaj de la Unio de Hindio (pli posta Respubliko de Hindio aŭ [[Barato]]). "Dispartigo " ĉi tie aludas ne nur al la dividado de la bengala regiono de brita Hindio en Orienta Pakistano kaj [[Okcidenta Bengalo]] (Hindio), kaj la similan sekcion de la [[Panĝabio|Panĝaba regiono]] en [[Panĝabo (Pakistano)|Panĝabo]] (Okcidenta Pakistano) kaj [[Panĝabo (Barato)|Panĝabo]] (Barato), sed ankaŭ al la respektivaj sekcioj de aliaj aferoj, inkluzive de la Brita Hinda Armeo, la Hinda Ŝtatservo kaj aliaj administraj servoj, la [[fervojo]]j, kaj la centra trezoro.
 
La [[secesio]] de Bangladeŝo disde Pakistano en 1971 ne estas kovrita per la esprimo ''Dispartigo de Hindio'', nek la pli frua apartigo de [[Birmo]] (nun [[Mjanmao]]) de la administrado de Brita Hindio, aŭ la eĉ pli frua apartigo de [[Cejlono]] (nuna [[Sri-LankoSrilanko]]). Cejlono estis parto de la Madrasa Prezidanteco de Brita Hindio de 1795 ĝis 1798 kiam ĝi iĝis aparta Kronkolonio de la Imperio. Birmo, iom post iom aneksita fare de la britoj dum 1826-86 kaj regita kiel parto de la brita hinda administracio ĝis 1937, estis rekte administrita poste.<ref>[http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,788006,00.html Sword For Pen], ''[[Time (gazeto)|Time]]'', 12a Aprilo 1937</ref> Al Birmo estis koncedita sendependeco la 4an de januaro 1948 kaj al Cejlono la 4an de februaro 1948.
 
[[Nepalo]], [[Butano]], kaj [[Maldivoj]], la ceteraj landoj de aktuala [[Suda Azio]], estis netuŝitaj pro la sekcio. La unuaj du, Nepalo kaj Butano, subskribis traktatojn kie la britoj nomumas ilin kiel sendependaj ŝtatoj, fakte neniam ili estis parto de la brita hinda imperio, kaj tiel iliaj limoj ne estis trafitaj per la sekcio.<ref>[http://www.britannica.com/eb/article-23632 "Nepal."] Encyclopædia Britannica. 2008. [http://www.britannica.com/eb/article-25008 Encyclopædia Britannica. 2008. "Bhutan."]</ref> Ankaŭ Maldivoj, kiu fariĝis [[protektorato]] de la brita krono en 1887 kaj akiris sian sendependecon en 1965, estis netuŝita pro la sekcio.