Ebola malsano: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
===Virusujo===
Oni konsideras [[Kiropteroj|vespertojn]] la plej verŝajna natura ujo por la viruso.
Oni sciis, ke vespertoj loĝis en la koton-fabrikoj, kie la unuaj kazoj en la epidemioj de 1976 kaj 1979 observiĝis, kaj vespertoj ankaŭ ludis rolon en la epidemioj de la Marbug-viruso en 1975 kaj 1980. El 24 planto-specioj kaj 19 vertebrulo-specioj, inokulitaj kun la ebola viruso dum provoj, nur vespertoj infektiĝis. La manko de simptomoj en ĉi-tiuj vespertoj estas unu le la signoj de virusuja specio. Dum 2000-2003 esploro de 1,030 bestoj, inkluzive 679 vespertoj el Gabono kaj la Respubliko Kongo, oni trovis 13 vespertojn, kiu enhavis RNA de la Ebola viruso. Ĝis 2005, tri specioj da vesperto (Hypsignathus monstrosus, Epomops franqueti, kaj Myonycteris torquata) troviĝis, kiuj havis kontakton kun la Ebola viruso. Oni suspektas, ke ili estas la enhavantoj de la viruso. Antikorpoj kontraŭ la Zairaj kaj Reston virusoj troviĝis en vespertoj de Bangladeŝo, kiu montras, ke estas eblaj virusujaj specioj kaj signoj de la filovirusoj en Azio. En partoj de Okcident Afriko oni manĝas frukto-vespertojn, kie oni ilin fumaĵas, kradrostas, aŭ faras el ili spicatan supon.
|