Ebola malsano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ebola hemoragia febro''' aŭ '''Ebola virusa malsano''' estas malsano de homoj kaj aliaj primatoj kaŭzita de la [[Ebolo (viruso)|Ebolo]]. Simptomoj montriĝas de du tagoj ĝis tri semajnoj post infektiĝo. Tipaj simptomoj inkluzivas febron, gorĝo-doloron, muskolan doloron, kaj kapdoloron. Vomado, erupcioj, kaj diareo sekvas, kune kun difektiĝo de la hepato kaj renoj. Proksimume samtempe, infektataj homoj komencos sangi, kaj interne kaj ekstere.<ref name=WHO2014>{{cite web | title = Ebola virus disease Fact sheet N°103|url=http://www.who.int/mediacentre/factsheets/fs103/en/|work=World Health Organization | accessdate = 2014-04-12 | date = 2014-03-01 }}</ref>
 
Infektiĝo povas okazi post kontakto kun sango aŭ korpaj fluidoj de infektita besto.<ref name=WHO2014/> Ĝis nun, neniu pruvo ekzistas pri la ebleco, ke la viruso disvastiĝus tra la aero en natura medio.<ref name=WHOAir2014>{{cite web | title = 2014 Ebola Virus Disease (EVD) outbreak in West Africa | url = http://www.who.int/ith/updates/20140421/en/ | publisher = WHO | accessdate = 2014-08-03 | date = 2014-04-21 }}</ref> Oni supozas,ke grandkiropteroj (frukto-vespertoj) povas transdoni la viruson sen mem infektiĝi. Post homa infektiĝo, la viruso povas transiri ankaŭ de homo al homo. Viroj, kiuj travivis la malsanon, eble transdonos la viruson en ilia semo dum du monatoj post resaniĝo. Por certiĝi, ke iu havas la malsanon, oni ĝenerale devas determini, ke ne temas pri aliaj malsanoj kun similaj simptomoj, ekzemple malario, ĥolero, kaj aliaj virusaj hemoragiaj febroj. Sekve oni testas sango-specimenon pri la ĉeesto de virusaj [[antikorpo | antikorpoj]], virusa [[RNA]], aŭ ala viruso mem.<ref name=WHO2014/>
 
Post ekapero, oni limigas la disvastiĝon de la malsano per komunuma agado, ĝusta traktado de unuopaj malsanuloj, atenta observado kaj identigo de homoj, kiuj estis en la ĉeesto de malsanulo, bona laboratoria servo, kaj ĝusta enterigo de korpoj de mortintoj. Oni povas malebligi la infektiĝon per malhelpo de transiĝo de la viruso de bestoj al homoj. Tion oni faras per la kontrolado de la bestoj pri la viruso, kaj mortigado kaj ĝusta traktado de la korpoj de infektitaj. Helpas ankaŭ korekta kuirado de viandoj. La portado de protektaj vestoj dum la ĉeesto de malsanuloj kaj la ofta mano-lavado estas aliaj protektaj rimedoj.