Ebola malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
Oni konsideras [[Kiropteroj|vespertojn]] la plej verŝajna natura ujo por la viruso. Oni konsideris ankaŭ plantojn, artropodojn, kaj birdojn. En natura medio, transdono de la viruso povas okazi, kiam infektitaj frukto-vespertoj lasas fali parte-manĝitajn fruktojn aŭ fruktan pulpon. Teraj mamuloj, kiel goriloj kaj antilopoj poste manĝas la falintajn fruktojn. Ĉi tiu okazo-ĉeno estas ebla malrekta vojo por la transdono de la viruso de la natura virusuja specio al aliaj besto-specioj. Pro tio oni esploras la eblecon, ke la vespertoj disdonas la viruson per ilia salivo. La produkto de fruktoj, la konduto de bestoj, kaj aliaj faktoroj, kiu ŝanĝas laŭ tempo kaj loko povas konduki al epidemioj inter bestoj.
 
Oni sciis, ke [[Kiropteroj|vespertoj]] loĝis en la koton-fabrikoj, kie la unuaj kazoj en la epidemioj de 1976 kaj 1979 observiĝis, kaj vespertoj ankaŭ ludis rolon en la epidemioj de la Marbug-viruso en 1975 kaj 1980. El 24 planto-specioj kaj 19 vertebrulo-specioj, inokulitaj kun la ebola viruso dum provoj, nur vespertoj infektiĝis. La manko de simptomoj en ĉi-tiuj [[Kiropteroj|vespertoj]] estas unu el la signoj de virusuja specio. Dum 2000-2003 esploro de 1,030 bestoj, inkluzive 679 [[Kiropteroj|vespertoj]] el [[Gabono]] kaj la [[Respubliko Kongo]], oni trovis 13 [[Kiropteroj|vespertojn]], kiuj enhavis [[RNA]] de la Ebola viruso. Ĝis 2005, tri specioj de [[Kiropteroj|vespertoj]] (Hypsignathus monstrosus, Epomops franqueti, kaj Myonycteris torquata) troviĝis, kiuj havis kontakton kun la Ebola viruso. Oni suspektas, ke ili estas la enhavantoj de la viruso. Antikorpoj kontraŭ la Zairaj kaj Reston virusoj troviĝis en [[Kiropteroj|vespertoj]] de Bangladeŝo, kiu montras, ke estas eblaj virusujaj specioj kaj signoj de la filovirusoj en Azio. En partoj de [[Okcidentafriko]] oni manĝas frukto-vespertojn, kie oni ilin fumaĵas, kradrostas, aŭ faras el ili spicatan supon.
 
Inter 1976 kaj 1998, en 30,000 mamuloj, birdoj, [[reptilioj]], [[amfibioj]], kaj [[artropodoj]], el la epidemiaj regionoj ekzameniĝis, kaj neniu signo de la Ebola viruso troviĝis, krom kelkaj genetikaj postrestaĵoj, trovitaj en ses [[ronĝuloj]] (Mus setulosus kaj Praomys) kaj unu megero (Sylvisorex ollula), kiuj kolektiĝis en la [[Centr-Afrika Respubliko]]. Fragmentoj de la Ebola viruso detektiĝis en la kadavroj de [[gorilo|goriloj]] kaj ĉimpanzoj dum la epidemioj de 2001 kaj 2003, kiuj poste iĝis la fonto de homaj infektiĝoj. Tamen, ĉar infektiĝoj en ĉi tiuj specioj tre ofte rezultas morton, estas neverŝajne, ke ili estas natura ujo de la viruso. Transdono de la viruso inter virusuja specio kaj homoj estas malofta, kaj epidemioj ĝenerale sekvas de unu kazo de unuopa homo, kiu tuŝis la kadavron de gorilo, ĉimpanzo, aŭ antilopo.
 
===Virusologio===