Egipta Mitologio: Malsamoj inter versioj

2 199 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
 
[[Geb]] ofertis la povon sur la tero al [[Oziriso]], kiu estis la unua el la faraonoj. Li regnis apud sia fratino kaj edzino [[Iziso]]. Lia regno plena de gratifiko, justeco kaj saĝo frenezigis [[Setho]] pro envio. Li komplotis kontraŭ sia frato kaj murdis lin, fikondukinte lin en kaptilon. Danke al la helpo de [[Neftiso]], [[Iziso]] la sorĉistino sukcesis revigigi [[Oziriso]] okazante unio de kie naskiĝis [[Horuso]] (dio de la faraonoj). [[Horuso]] venkis [[Setho]]n en duelo kaj ekregis Egiptujon. [[Oziriso]] fariĝis reĝo de la reĝlando de la mortintoj.
 
== Historio ==
La religiaj ideoj de la antikvaj egiptoj havis du fazojn:
* Dum la [[Egiptia antaŭdinastia periodo|época predinástica]], la egiptoj diigis la naturajn fenomenojn kiujn ili ne komprenis aŭ timigis ilin. Ili asociigis tiujn gediojn kun la karakteroj de kelkaj bestoj kaj reprezentis ilin homformaj kvankam konservante bestoformajn trajtojn: la falko en la dio [[Horuso]], dio de la ĉielo; la egipta hundo, aŭ ŝakalo de la dezerto, "la gardanto de la nekropoloj", konvertiĝas en protektan dion, [[Anubiso]]; la krokodilo de [[Nilo]], konstanta danĝero, timata dio, kultata en la regiono [[El Fayum]], ktp. Krome, ili ricevis homajn konceptojn, kiaj familiaj rilatoj, pro kio la triopoj konsistantaj el dio, edzino kaj filo, kaj ankaŭ homaj pasioj pro kio ili estis kultataj kun oferdonacoj por ricevi de ili petitajn favorojn.
 
* Malgraŭ la grupiĝo de la egiptaj popoloj en la "Du Teroj": la [[Supra Egiptio|Supra]] kaj [[Suba Egiptio]], ĉiu el la [[nomoso]]j havis siajn protektajn diojn, kio signifis kultadon al dekoj da gedioj, kiuj akiris pli axu malpli altan kultadon laŭ la graveco de ĉiu urbo: en [[Heliopolo]] estis adorata [[Reo]], en [[Tebo (Egiptio)|Tebo]] [[Amono]], en [[Memfiso]] [[Ptah]] kaj [[Hatoro]], ktp.
 
La sacerdotoj de la temploj komencis organizi tiun amasegon da gedioj kaj klarigis iliajn rilatojn, la mondokreadon, la kreskojn de la rivero Nilo, ktp., kreante tiel la lokajn teologiojn kiuj videblas en la [[Piramidaj tekstoj]], aŭ en la [[Libro de mortintoj]].
Ilia vizio baziĝis sur ilia lando mem, fruktodona tero apud rivero kun ĉirkaŭanta dezerto. Tial la mondo laŭ ili havis tri regionojn:
* La ĉielo, [[Nuno (mitologio)|Nun]], loĝejo de la gedioj, kies ĉiela diino [[Nut]], "La granda kiu naskis la gediojn", estis reprezentita kiel virino el kurbiĝanta korpo kovrante la tutan teron.
* La Tero, loĝejo de la homoj, la Domo de [[Geb]], la dio kreinto, reprezentita kiel viro kuŝanta sub Nut.
* La Postmorto, aŭ [[Duato]], la regno de la mortintoj, kie regis [[Oziriso]], kaj poste [[Horuso]], spaco trairate de li per suna boato deReo dum la noktoj, kaj kie la spiritoj de la mortintoj trairis evitante la danĝerojn.
 
==La unudiisma periodo ==
27 327

redaktoj