Plantoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 237:
 
La plimulto de plantospecioj havas diversajn specojn de [[fungo]]j asociitaj kun siaj radiksistemoj en speco de [[Mutualismo|mutualisma]] [[simbiozo]] konata kiel [[mikorizo]]. La fungoj helpas al la plantoj akiri akvon kaj mineralajn nutraĵojn el la [[grundo]], dum la planto donas al la fungoj [[karbonhidrato]]jn produktitajn en [[fotosintezo]]. Kelkaj plantoj funkcias kiel hejmoj por endofitaj fungoj kiuj protektas la planton de plantomanĝantoj produktante [[toksino]]jn. La funga endofito, ''Neotyphodium coenophialum'', en [[Festuca arundinacea|alta festuko]] (''[[Festuca arundinacea]]'') kaŭzas enorman ekonomian damaĝon al la bovindustrio en [[Usono]].
 
Ankaŭ diversaj formoj de [[parazito|parazitado]] estas sufiĉe oftaj inter plantoj, el la duon-parazita [[visko]] kiu simple prenas kelkajn nutraĵojn de sia gastiganto, sed daŭre havas fotosintezajn foliojn, al la tute parazitaj [[orobanko]] kaj [[latreo]] kiuj akiras ĉiujn siajn nutraĵojn tra ligoj al la radikoj de aliaj plantoj, kaj tiel havas neniun [[klorofilo]]n. Kelkaj plantoj, konataj kiel [[mikroheterotrofa]]j, parazitas mikorizajn fungojn, kaj tial funkcias kiel epiparazitoj sur aliaj plantoj.
 
== Referencoj ==