Halina Gorecka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Gorecka lernis Esperanton en [[1979]]. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la [[Urala Esperantista Societo]] ([[UES]]), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio ([[Rusia Esperantista Unio|REU]]) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de [[Bulteno de REU]]. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en [[Uralo]] kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) kaj reprezentanto de [[Monda Turismo]] en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en [[Belartaj Konkursoj de UEA]].
Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la [[Kolektiva Esperanta Biblioteko]] ([[KEB]]) kaj de la [[Urala libro-servo]] (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de [[Ruslanda Esperantisto]] kaj de [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun la edzo ([[Aleksander Korĵenkov]]) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj ([[Sezonoj]] k.a.). Redaktoro de [[Ruslanda Esperantisto]] kaj de [[Ekzakte]].
 
Pro sia agado, ŝi kune kun sia edzo ricevis en [[2010]] la [[Alena Esperanto-Kulturpremio|FAME-premion]].