Plantoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 257:
Homa nutraĵo inkludas ankaŭ legomojn, kiuj konsistas ĉefe el folioj kaj tigoj kiuj estas manĝataj, [[spico]]jn, kaj kelkajn fruktojn, [[nukso]]jn, [[herbo]]jn, kaj manĝeblajn [[floro]]jn. Legomoj estas gravaj pro la [[vitamino]]j, [[mineralo]]j, kaj la [[dieta fibro]] kiujn ili havigas. [[Frukto]]j havigas tre altan kvanton de [[sukero]]j kaj havas pli dolĉan guston ol vegetaloj. Tamen, ĉe partikulara manĝo estas konsiderata "legomo" aŭ "frukto" dependas el kunteksto, ĉar la vorto ''frukto'' havas pli precizan difinon en botaniko ol en ĝenerala uzado. [[Nukso]]j kaj [[semo]]j, kiel manĝoj kiaj [[ternukso]]j, [[migdalo]]j, kaj [[pistako]]j, enhavas [[nesaturita graso|nesaturitajn grasojn]] kiuj estas ankaŭ necesaj por saniga dieto. Kiel ĉe fruktoj, la terminoj ''nukso'' kaj ''semo'' havas pli striktajn difinoj en plantoscienco.
 
Multaj plantoj estas uztaj por spici manĝojn. Tiaj plantoj estas [[herbo]]j (ekz. [[Oficina rosmareno|rosmareno]] kaj [[Mento|mento]]),kiuj devenas el verdaj foliecaj partoj de plantoj, kaj [[spico]]j (ekz. [[kumino]] kaj [[cinamo]]), kiuj devenas el aliaj plantopartoj. Kelkaj plantoj produktas [[floro|manĝeblajn florojn]], kiuj povas esti aldonitaj al salatoj aŭ uzataj por ornami manĝojn. Dolĉigiloj kiaj sukero kaj mielo estas derivaj el plantoj. [[Sukero]] akiriĝas plejparte de [[sukerkano]] kaj [[sukerbeto]], kaj [[mielo]] venas de floroj. [[Kuiroleo]]j kaj [[margarino]] venas de maizo, [[sojfabo]], [[kolzosemo]], [[Asteracoj|kartamo]], [[sunfloro]], [[olivo]] kaj aliaj. [[Manĝaldonaĵo]]j inkludas [[arabgumo]]n, [[guargumo]]n, [[ceratoniogumo]]n, [[amelo]]n kaj [[pektino]]n.
 
Plantoj estas ankaŭ la fonto de trinkaĵoj produktitaj ĉu per [[infuzo]], kiaj [[kafo]] kaj [[teo]]; per [[fermentado]], kiaj [[biero]] kaj [[vino]]; aŭ per [[distilado]], kiaj [[viskio]], [[vodko]], [[rumo]], kaj aliaj [[alkoholaĵo]]j.