Esperanta antologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 5:
== Recenzo de [[Gaston Waringhien]]==
 
Kiam en [[1903]] [[L. L. ZAMENHOFZamenhof|Zamenhof]] decidis eldoni sian "[[Fundamenta Krestomatio|Fundamentan Krestomation]]", por "servi al ĉiuj kiel modelo de esperantista [[stilo]] kaj gardi la [[lingvo]]n de pereiga disfalo je diversaj [[dialekto]]j", li ne nur elektis specimenojn de korekta [[prozo]] el la jaroj 1889-1895, sed li represis kaj kompletigis (korektinte la kelkajn apartaĵojn de la unua kompilinto), la "[[Liro de la Esperantistoj|Liron de la Esperantistoj]]", en kiu Grabowski, jam en la jaro [[1893]], kolektis la unuajn provojn de nia naskiĝanta [[poezio]]. Per tia farmaniero, la Majstro ne sole montris, kian gravecon li atribuas al la versa parolo, sed krome li certigis la konservadon de tiuj unuaj monumentoj de nia literaturo.
 
Bedaŭrinde, ekde tiu epoko, neniu simila kolekto estis entreprenita. [[Vilmos Bleier]], kiu havis naturan flarsenton por la valoraj verkoj, intencis en [[1938]] eldoni "Novan Krestomation", kies unua volumo estis enhavonta originalajn prozaĵojn kaj versaĵojn, elektitajn kun la celo "ilustri nian literaturhistorion". Kalocsay mem estis la redaktonto. Oni scias, kio baldaŭ poste okazis.
Linio 30:
Oni neniam kredus, se oni mem ne spertis pri ia analoga tasko, kiom da klopodoj, da traserĉoj, da korespondaĵoj, da vizitoj de bibliotekoj privataj aŭ societaj estas necesaj por kompili tian verkon. Kiom da belaj poemoj restis forgesitaj sur la flaviĝintaj paĝoj de malnova aŭ malmulte disvastiĝinta gazeto! Estas la eble ĉefa merito de tiu ĉi libro, ke ĝi atingebligas ilin al la granda publiko. Sed alia kaŭzo ankaŭ klarigas la relativan senkulturecon literaturan de la esperantistaro: la poemlibroj estis ofte publikigitaj en tre malgranda kvanto, aliaj estis viktimoj de milito aŭ politika purigado, aliaj estas neakireblaj de tuta parto de Eŭropo el financaj kaŭzoj ktp. Kaj tio estas la dua grava utileco de tiu ĉi kolekto, ke tiu, kiu ne povis legi la grandajn poeziajn verkojn, la "Prologo" de Miĥalski, la "Streĉita Kordo" de Kalocsay, la "Kvaropo" de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti, la "Kontralte" de M. Boulton ktp. trovos ĉi tie, per kio kontentigi sian scivolemon, kaj satigi, almenaŭ provizore, sian soifon pri beleco.
 
La elekto de la cititaj poemoj spegulas la guston de la kompilinto, kaj oni povas ne samopinii kun li pri ĉiu punkto. El la poemoj de Zamenhof, ekzemple, la plej bona ŝajnas al mi "Al la fratoj", ĉar plej simpla en sia emocio kaj fervoro; de Kalocsay mi estus certe citinta la grandiozan "Homo", de Maŭra mi estus preferinta la "De Profundis", de R. Schwartz, la "Moderna Anĝeluso" -- kiujn preterlasis Auld; inverse, mi estus nenion konservinta de K. Vanselow, [[Miloŝ LUKAŜ]], [[ŜtefoŠtěpán URBANUrban]], [[Berci DARAZS]] kaj precipe de [[Gaston Waringhien]] (kion diable mi venas fari en tiun galer ... ion?) Sed mi ja scias, ke pri gustoj oni disputi ne devas; kaj cetere mi pli volonte fidas la guston de Auld ol la mian, almenaŭ pri poeziaj aferoj. Ne ĉio povas plaĉi al ĉiu: sed fleksi sian personan guston sub la influo de fidinda spertulo estas ĝuste rimedo larĝigi kaj delikatigi ĝin. Kaj pri tiu ĉi Antologio, mi volas ripeti la tre saĝajn vortojn, kiujn Kalocsay skribis por la antaŭparolo de la ne aperinta "[[Nova Krestomatio]]", pri kiu mi ĉi-supre aludis: "Ne ĉiuj poemoj havas, kompreneble, egalan valoron en la libro. Nia literaturo estas juna, lingvo kvindekjara estas ankoraŭ infano. Sed eĉ se nia literaturo ne estas komparebla al la literaturo de la naciaj lingvoj, precipe al tiu de la grandaj, ĝi estas jam tamen trezoro, pri kiu ni ne devas honti, kaj en kiu jam troviĝas pecoj valoraj eĉ laŭ la plej severa konsidero." ("[[Lingvo-Libro]]", [[1938]]).
 
La fina parto de la volumo ne estas la malplej valora, almenaŭ por la literaturhistorio: por ĉiu poeto, la kompilinto kaj la eldonisto kolektis ĉiujn haveblajn informojn, kiuj estas senkompare pli riĉaj kaj kompletaj ol tiuj en la "Enciklopedio"; krome notaro klarigas detale ĉiujn enigmajn punktojn, ĉiujn aludojn, lingv-apartaĵojn ktp. de la cititaj poemoj, tiel ke la plej neinicita leganto trovos en la legado nenian malhelpaĵon aŭ malklaraĵon. Fine, tre kompleta glosaro helpas al la facila komprenebleco kaj al la perfektigo de nia poezia vortaro. Kaj tiu ĉi lasta punkto estas io grava: sen la prilaborado de la poezia esprimilaro, sen la larĝa provizo da taŭgaj neologismoj, kiun tridek jaroj da penoj de diverslandaj poetoj havigis al iliaj posteuloj, la vojo de la granda poezio restus barita al Esperanto; pri tio min konvinkis mia sperto de vortaristo, de filologo kaj de redaktoro de revuo.