MoVado 5 Steloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 96:
Dum 2010-2012 M5S prezentiĝis en urbaj kaj regionaj balotoj evitante la provincajn balotojn, ĉar unu el la programeroj estas forigi provincojn (en Italujo, provinco estas aro da komunoj; kelkaj komunoj kune estas unu el la 20 regionoj de tiu lando). La 24-an kaj 25-an de februaro 2013, M5S partoprenis unuafoje en nacia baloto, laŭ sondoj ĝi estis unu el la 3 pli fortaj partioj, sed poste ĝi surprizis ĉiujn akirante 25,5% da voĉdonoj, pli ol ĉiu alia partio<ref>[http://www.style.it/news/dall-italia/2013/02/26/elezioni-politiche-2013-i-risultati-definitivi-di-camera-e-senato.aspx Rezultoj de Italaj naciaj balotoj de 2013]. La procento por deputitoj estas konsiderata kiel indikilo, pro tio ke por rajti voĉdoni por senato oni bezonas aĝi pli ol 25, do tiu estus partiala indikilo</ref>. Tamen, ĉar M5S ne alianciĝis kun aliaj (laŭ siaj principoj) ĝi estis nur la tria en la ĝenerala rezulto.
Pro la elektokampanjo nomata ''"Tsunami tour"'' (Turneo [[Cunamo]]), Beppe Grillo parolis en placoj de 77 italaj urboj, kaj li finis en [[Romo]] la 22-an de Februaro, kie, krom kandidatoj, ĉeestis kaj parolis ankaŭ Gianroberto Casaleggio. Malgraŭ Grillo promesis eldoni intervjuon en iu itala elsendo, li fine ne aperis rekte en televidiloj, kaj elektokampanjo estis preskaŭ nur interrete (ĉefe per la jutuba kanalo ''"La cosa"''). Intervjuojn li eldonis por neitalaj televidoj, ĉar li konsideras la italajn amaskomunikilojn kunrespondecaj, kvazaŭ subtenantoj de la nunaj italaj politikistoj (li mem estis elpelita de publika televido post li diris satiran spritaĵon en 1986 pri la tiama itala socialista partio). Tio altiris kritikojn, kiel ankaŭ la preskaŭ malĉeesto de M5S-anoj en politikaj parolspektakloj en televido por paroli en nomo de la tuta M5S<ref>[http://www.youtube.com/watch?v=0odcp6olZyw intervjuo al Beppe Grillo de Sveda televido]</ref>.
 
En 2014 partoprenis unuafoje al Eŭropaj Balotoj.
 
===Resumo de balotoj===