Ekspedicio Polaris: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Ekspedicio Polaris''' (1871) estis estrita de la usonano [[Charles Francis Hall]], kiu intencis esti la unua ekspedicio por atingi la punkton de la [[Norda Poluso]]. Sponsorita de la usona registaro, ĝi estis unu el la unuaj seriozaj klopodoj al la Poluso, post tiu de la brita ŝipoficiro [[William Edward Parry]], kiu en 1827 atingis latitudon 82°45′ Norde. La ekspedicio malsukcesis ĉe sia ĉefa celo, kaj suferis pro ribelo, nekompetenteco, kaj malbona estrokapablo.
 
==Disvolvigo==
Sub la estreco de Hall, la ŝipo ''Polaris'' eliris el [[Novjorko]] en Junio de 1871. Ĉirakŭ Oktobro, la ŝipanoj estis vintrumante ĉe la bordo de norda [[Gronlando]], farante preparojn por la vojaĝo al la Poluso. Hall revenis al la ŝipo el esplora sleda veturo, kaj subite malsaniĝis. Antaŭ morti, li akuzis membrojn de la ŝipanaro esti veneninte lin. Fakte eltombigo de lia korpo farita en 1968 montris ke ja li estis englutinta grandan kvuanton de arseniko en la lastaj du semajnoj de vivo.