Norda poluso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
Tiom frue kiom ĉe la 16a jarcento, multaj elstaraj personoj ĝuste kredis ke la Norda Poluso estis en maro, kiu en la 19a jarcento estis nomita [[Polinio]] aŭ [[Malferma Polusa Maro]].<ref>{{cite journal|author=Wright, John K. |journal=Geographical Review|volume=43|issue=3|date=July 1953|pages=338–365 |title=The Open Polar Sea}}</ref> Oni esperis tiam ke oni povus trovi pasejon tra glaciflosaĵoj je favoraj jarepokoj. Oni organizis kelkajn ekspediciojn por serĉi la vojon, ĝenerale per [[Balenĉasado|balenĉasaj ŝipoj]], jam ofte uzataj tiam en la malvarmaj nordaj latitudoj.
 
Unu el la plej fruaj ekspedicioj organizitaj kun la klara intenco atingi la Nordan Poluson estis tiu de la brita ŝipoficiro [[William Parry (esploristo)|William Edward Parry]], kiu en 1827 atingis latitudon 82°45′ Norde. En 1871 la [[ekspedicio Polaris]], nome usona klopodo al la Poluso estrita de [[Charles Francis Hall]], finis en katastrofo. Alia klopodo de la Brita [[Royal Navy]] en la poluso, nome parto de la [[Brita Arkta Ekspedicio]], estrita de komandanto [[Albert Hastings Markham|Albert H. Markham]] atingis la tiam rekordan 83°20'26" Nordon en Majo 1876 antaŭ reveni. Ekspedicio en 1879–1881 estrita de [[Usona mararmeo|usona ŝipoficiro]] [[George W. DeLong]] finis tragedie kiam ties ŝipo la ''Jeanette'', estis kraŝita de glacio. Ĉirkaŭ la duono de la ŝipanaro, inter kiuj DeLong, perdiĝis.
 
===1900–1940===