Lando de Francisko Jozefo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
'''Lando de Francisko Jozefo''' (ruse ''Земля Франца-Иосифа'') estas insularo el 191 insuloj en nordorienta parto de la [[Barenca maro]]. Ĝi estas la plej norda teritorio de [[Rusio]], administre ĝi apartenas al la regiono de [[Arĥangelsk]]. La nomo de la insularo venas de [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)]].
 
==Geografio==
La insularo okupas 16.134 km2km² kaj estas dividebla je tri grupoj. La orienta grupo konsistas el [[Rudolf-insulo]] (kun [[Fligeli-kabo]], plej norda landa punkto de Russio), la [[Vilczek-insulo]] kaj la [[Insulo Graham Bell]]. Tiujn dividas la [[Aŭstra markolo]] de la meza grupo. La plimulton de la insuloj entenas la meza grupo, entenanta plimulton de la insuloj. La okcidenta grupo entenas la Georgo-landon (2900 km2) kaj la [[Insulo Aleksandro|Aleksandro-landon]]. Ilin dividas de la aliaj insuloj la t.n. Brit-kanalo.
 
La insularo estas malalta , la plej granda punkto troviĝas sur la insulo Wiener Neustadt (620 m). La surfacon kovras en 85% glacio.
 
==Prahistorio==
La maraj sedimentaĵoj de la insuloj venas el la suba aŭ meza ĵurasio (208–163 milionoj da jaroj) kaj kovras ilin bazalta kovraĵo. Aliloke la sedimentaĵo venas el la supra kretaceo (97,5–66,4 milionoj da jaroj) kaj tiujn kovras bazalto , kelkloke kun lignitaj kolonioj.
 
Komence de la ĵurasio, la Lando Francisko Jozefo estis unueca lando kaj ĝin diserigis romp-ŝoviĝoj nur en la kvaternaro (1,6 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ) al apartaj insuloj.
 
==Klimato==
La klimato de la insularo estas tre malagrabla. Vintre oni mezuras meztemperaturon de –22 °C, dum somere 2 °C.
 
==Naturo==
La naturan plantaron formas [[likeno]]j, [[musko]]j kaj ĉ. 40 arktaj florantaj plantoj. La bestojn reprezentas [[blanka urso]], [[arkta vulpo]], multaj birdoj (15 festas eĉ en la insuloj). La maran faŭnon donas [[rosmaro]] kaj [[foko]].