Scienca Revuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo al Vikifontaro jam estas en kesto "Projektoj"
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Scienca revuo 24.jpg|right|thumb|Scienca revuo n-ro 24 (1974 jaro)]]
 
'''Scienca Revuo''' estas organo de [[ISAE]] (Internacia Scienca Asocio Esperantista), kiu alportas fakajn artikolojn pri diversaj sciencaj temoj. La revuo aperas ekde [[1949]] kaj estas daŭriganto de [[Internacia Scienca Revuo]] fondita en [[1904]]. De 1949 ĝis 1954 ĝi estis eldonita de privata eldonejo Muusses en [[Nederlando]] kaj ĝin redaktis [[W.P. Roelofs]] kaj [[G. F. Makkink]]. Poste la redaktadon transprenis Prof. [[Boĵidar Popoviĉ]] kiu fariĝis la sekretario de ISAE. La revuo tiam estis presita en [[Jugoslavio]]. Ekde la jarvolumo 21 la revuo aperis 6 foje jare minimume po 32 paĝoj en pli granda formato.
Ĝis la fino de 2011 la redaktisto estis [[Rüdiger Sachs]] kaj kunredaktisto (iama redaktisto) [[Josef Kavka]]. Komence de 2012 tiun rolon transprenis [[Johannes Mueller]].
Kutime la revuo aperas kvarfoje jare, ĝis 2011 nur paperforme. Ekde 2012 ekestis nova eldonsistemo, kiu inkluzivas [http://www.scienca-revuo.info retajn versiojn de la revuo].