Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
En la [[1920-aj jaroj|1920-aj]] kaj [[1930-aj jaroj]], du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havis grandan provizon de Esperanto lingvaj verkoj brajle skribitaj, kiujn ili senpage pruntis al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonis nur pagi la poŝtpagon por la resendo al la biblioteko, nome 5 svedajn centimojn por kilogramo (maksimume 5 kilogramo, 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ofertis samajn servojn.
 
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en EEsperanto. Bonaj vortaroj ebligas al Esperantistaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transskribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj [[Internaciaj Floraj Ludoj]] blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas Esperanton, en kelkaj devige.
 
Depost novjaro [[1932]] [[UABE]] ŝanĝiĝis je [[UABO]]: [[Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj]], kies estraro laŭ la stato de 1934 estis unua prezidanto Josef Kreitz, dua prezidanto [[Jan Silhan]], Polllando, unua sekretario Harald Thilander, dua sekretario d-ro Taneredi, Italio, kasisto [[William Percy Merrick]] kaj du konsilantoj, direktoro Veljko Ramadanoviĉ, vidanto, Jugoslavio, kaj d-ro [[Miklós Bánó]], Hungario. La asocio laŭ la stato de 1934 havis delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.
 
{{EdE|B}}
 
Post la [[Dua Mondmilito]], en la kampo de esperantistaj blinduloj inter alie aktivis la franca blindulo [[Raymond Gonin]], en 1930 lerninta Esperanton. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de brajla monata revuo «Esperanta Ligilo». Li fariĝis komitatano de UFE ([[Unuiĝo Franca por Esperanto]]) kaj FEI ([[Franca Esperanto-Instituto]]) kaj ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn en la [[metropolo Liono|liona metropola regiono]].
 
{{Vikivortaropar|Blindulo}}