Jacqueline Trésorier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Transpreno de la enhavo de ĉapitro el la teksto "Ĝermolisto de francaj esperantistoj".
Linio 1:
'''Jacqueline TRÉSORIER''' (naskiĝis la [[11-an de majo]] [[1919]] en [[Lillebonne]], mortis la [[30-an de decembro]] [[1996]]) estis franca esperantistino dum pli ol 50 jaroj kaj [[UEA]]-membro, 25 jarojn vicdelegito kaj delegito en [[Nevers]] (Francio). Ŝi esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo [[Claude Trésorier|Claude]] estas delegito de UEA en [[Göttingen]] ([[Germanio]]). Precize ŝi esperantistiĝis en la vintro 1936-37 dum studado en "Ecole Normale d'Institutrices" en [[Rouen]] kaj tuj komencis korespondi kun pli ol 80 samideanoj el la tuta mondo, i.a. [[Ĉinio]], imperiisma [[Japanio]], stalinisma [[Sovetunio]], [[nazia Germanio]] (mallegale preter Nederlando). Unu el ŝiaj korespondintoj estis la nepo de la fama pentristo [[Camille Pissarro]]. En 1939 ŝi aliĝis al [[SFPE]] kaj al la franclingva sekcio de [[Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj]] (ILEI), nomata ''Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE)''. Pro la [[Dua Mondmilito]] ŝi nur kaŝe renkontiĝis kun normandaj esperantistoj, publikigis Esperanto-bulteneton per rimedoj laŭ [[Célestin Freinet]] kaj aktivis inter la junulgastejoj kaj naturamikoj por Esperanto.

En 1945, jam patrino, ŝi translokiĝis al vilaĝeto apud [[Besançon]] kaj tie plu aktivis kun la grupo de "École Normale". En 1947 ŝi aliĝis al [[SAT]] kaj [[SAT-Amikaro]], tie varbis por la instruistoj de GEE, kiu tiam estis la progresiga alo de [[Unuiĝo Franca por Esperanto|UFE]] (eks-SFPE). Ĉ. 1949 ŝi iĝis kasistino de GEE. En 1951 por la aĉeto de kastelo [[Greziljono]], ŝi interkonsentis kun [[Henri Micard]] pruntedoni 250 000 FRF, t.e. sian tutan ŝparitan monon kiun ŝi havis kun sia edzo por aĉeti domon. Dum la du unuaj jaroj ŝi estis samtempe kasistino de Greziljono kaj de GEE. Ŝi demisiis por ke oni ne akuzu ŝin esti tro enplektita en ambaù institucioj. Ŝi kunlaboris en Greziljono ĉefe dum la komenco (1951-1961), post familiaj kaj sana problemoj revenis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. En 1992 ŝi havis cerbatakon kaj forgesis Esperanton tute, mortis kelkajn jarojn poste.
 
{{vivtempo|1919|1996|Tresorier, Jacqueline}}