Carlo Bourlet: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Carlo_Bourlet.jpeg|thumb|righteta|Carlo Bourlet]]
'''Carlo BOURLET''' {{prononco|burle}} (naskiĝis la {{daton|25|aprilo|1866}} en [[Strasburgo]], mortis la {{daton|12|aŭgusto|1913}} en [[Annecy]] pro malbonŝanca engluto de fiŝosto) estis [[Francio|franca]] [[profesoro]], [[scienco|sciencisto]] kaj [[esperantisto]].
 
Linio 5:
 
Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo [[1901]] komencis en ĝiaj salonoj kurson de Esperanto. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17-an de julio samjare li akceptis la prezidan postenon en la Pariza grupo, kaj de tiam la Esperanta movado rapide disvastiĝis en Francio, kaj ankaŭ eksterlande.
 
[[Dosiero:Grave of Famille Bourlet.jpeg|eta|220px|leftmaldekstra|Tombo de la familio de Bourlet, tombejo de Montrouge.]]
Ricevinte dank'al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li organizis ĉiam pli multajn paroladojn kaj kursojn. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, danke al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En [[1902]] li fondis 19 novajn grupojn.
 
[[Dosiero:Robert-Bourlet.jpg|thumb|righteta|karikatura bildkarto el ĉ. 1912]]
La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno [[Paris -Esperanto]], la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed Bourlet plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En septembro [[1906]] li fondis [[La Revuo]]n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en francaj ĵurnaloj: "babilis" en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en [[Cambridge]], [[Dresden]] kaj [[Barcelono]], unuvorte dediĉis al Esperanto pli ol duonon de sia vivo.
 
Zamenhof diris ĉe lia tombo: "Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la "Internacia Scienca Asocio". Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn informajn broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon "broŝuro ruĝa", (pli ol 500.000 ekzempleroj estas ĝis nun disdonitaj). Lia morto estis grava bato por la afero kaj ĝin neatendite okazigis malbonŝanca engluto de fiŝosto. Oni venigis faman anglan kuraciston, kiu ne sukcesis savi lin.