Irano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 59:
{{Ĉefartikolo|Granda Irano}}
=== Moderna epoko ===
De la fino de [[19-a jarcento]] ĝi estis duonkolonio de [[Anglio]] kaj [[Rusio]]. En [[1921]] per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de [[Reza Ŝaho Pahlavi]], kiu en [[1925]] estas deklarita [[Ŝaho]] de Irano. En [[1935]], Irano ŝanĝis sian nomo de [[Persio]] al "Irano". Post la [[Dua mondmilito]], ĉefministro [[Mohammed Mossaddeg]] naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-[[Usono|Usonan]] politikon. Irano fariĝis membro de [[CENTO]] milita bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La [[Nacia Konsulta Maĝlis]] (persa lingvo: مجلس شورای ملی‎ Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.

En la fino de 70-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En [[1978]] la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, [[Ajatolo]] [[Ruhollah Ĥomejni]] post reveno el ekzilo en [[Parizo]], deklaris [[Islama Respubliko|islaman respublikon]]. La tiama estraro de la ŝtato realigis liberalan reformisman politikon.
 
Dum la lastaj jardekoj de la [[20a jarcento]] Irano suferis konflikton kontraŭ hegemonia [[Usono]]. En 1979 [[Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano|63 usonanoj estis retenitaj kiel ostaĝoj]] en la usona ambasadejo en Tehrano. Plej parto liberiĝos nur post 444 tagojn, spite antaŭaj klopodoj usonaj liberigi ilin. Post tio Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon de [[Saddam Hussein]] invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis. Dum la [[1980-aj jaroj]] Usono spite sian propran malpermeson komerci kun Irano, eksportis tien armilojn kaj per tiu enspezo subvenciis kontraŭleĝan militagon kontraŭ la registaro de [[Nikaragvo]]. La 3an de julio de 1988 militŝipo de Usono atakis "erare" civilan aviadilon el Irano kaj mortigis per tio 290 personojn. En 1989 religiaj estroj iranaj mortokondamnis la verkiston [[Salman Rushdie]] pro blasfemo; tiu devis forfuĝi, sed tio vekis tutmondajn kritikojn kontraŭ la irana reĝimo ([[islama fundamentismo]]). Samjare mortiĝis la ajatolaho Ĥomejni.