Westminster-sistemo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Westminster-sistemo''' estas formo je demokratia regado kreita surbaze de la regado en Britio. Ĝi prenas sian nomon el la Palaco de Westminster, sid...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:12, 17 sep. 2015

La Westminster-sistemo estas formo je demokratia regado kreita surbaze de la regado en Britio. Ĝi prenas sian nomon el la Palaco de Westminster, sidejo de la brita registaro. Ĝi estas uzata de kelkaj nacioj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj kaj ankaŭ de aliaj landoj kiuj ne apartenas al ĝi, kiel Irlando. Temas pri serio de proceduroj por funkcigi la regperiodon. Kvankam la Westminster-sistemoj estas parlamentaj, ekzistas aliaj parlamentaj sistemoj, kiel tiuj de Germanio aŭ Hispanio, en kiuj la leĝdonpovaj uzoj konsiderinde malsamas al la Westminster-sistemo.

Unu el la plej konataj karakterizaĵoj de la Westminster-sistemo estas la forta dupartiismo kiu atribuas al la gvidanto de opozicio fortan rolon kiel prezidanto de la ĉeombra kabineto, kies anoj fakas en la opozicio pri ĉiu el la ministerioj de la registaro.