Teodoro Ŝvarc: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
almenaŭ ia vikiigo, kun aldono de informoj pri mortoloko kaj la libro Modernaj Robinzon laŭ ties Esperanta reeldono el 1999
mortodato laŭ antaŭparolo por la angla traduko de Modernaj robinsonoj
Linio 1:
'''Teodoro ŜVARC''' (aŭ '''SCHWARTZ''' aŭ '''SOROS Tivadar'''; naskiĝis [[1894]], mortis la [[22-a de februaro|22-an de februaro]] [[1968]] en [[Novjorko]]) estis [[hungaraj esperantistoj|hungara]] [[judaj esperantistoj|juda]] [[esperantisto]], [[doktoro]] kaj [[advokato]]. Li verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo '''Teo Melas''' (''melas'' en la [[greka lingvo|greka]] egalas al ''schwarz'' en la [[germana lingvo|germana]] – ''[[nigro|nigra]]''). En [[1922]] li fondis la revuon [[Literatura Mondo]] kaj redaktis ĝin ĝis [[1924]]. Siajn rememorojn pri la [[unua mondmilito]] li resumis en facilstila romaneto ''Modernaj Robinzonoj'' eldonita poparte en la revuo en [[1923]] kaj reeldonita libroforme en [[1999]] ĉe [[Bero]] (sekve aperinta ankaŭ en kelkaj nacilingvaj tradukoj).
 
Lia vivo estis eksterordinare plena, parte danke al [[Esperanto|la lingvo de Zamenhof]]. Teodoro Ŝvarc verkis la memuaron ''Maskerado ĉirkaŭ la morto'' pri siaj travivaĵoj en Budapeŝto dum la nazia okupo (nova eldono sub la redakto de [[Humphrey R. Tonkin]], kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de [[Nina Borovko-Langlet|Nina Langlet]] aperanta preskaŭ samtempe). Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio ([[2000]]) kaj Usono ([[2001]]), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana ([[2003]]), turka kaj hungara ([[2002]]).