Kalevala: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
[[Dosiero:Gallen-Kallela The defence of the Sampo.png|right|thumb|Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj.]]
'''''Kalevala''''' ({{Prononco|KAlevala}} finne: "Lando de herooj") estas [[Epopeo|epopea poemo]] kiun kompilis [[Elias Lönnrot]] en la [[19-a jarcento]], el [[Finnlando|finnaj]] [[folkloro|folkloraj]] fontoj. Ĝi estas la popola eposo de [[Finnlando]] kaj [[Karelio]]. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la [[finnlingva literaturo|finna literaturo]]. Laŭ multaj, ĝi inspiris la [[naciismo]]n kiu kondukis al finna sendependeco de [[Rusio]] en [[1917]].
 
Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono [[Karelio]] (''Karelia'') kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumoj inter [[1835]] kaj [[1836]]. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en [[1829]], kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.