Prapuebla kulturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Pretigo al alinomado
Linio 1:
La '''anasazi-prapuebla kulturo''' (vaste konata per la navahodevena termino '''anasazio''') estas [[Nordameriko|nord-amerika]] civilizo, ekzistanta de ĉ. [[100]]. p.K. kaj verŝajne evoluinta en, aŭ kontribuinta sin al, la Pueblo-indianoj de la historia epoko ankaŭĝis hodiaŭnuntempo. Ĝia centro estis ĉe limrenkontiĝo de [[Arizono]], [[Nov-Meksikio]], [[Koloradio]] kaj [[Utaho]] (anasazi signifas „prauloj” en la [[navaha lingvo]]). Oni dividas la historion de la anasazi-kulturo je la sekvaj periodoj: korboplekta epoko 100–500; modifita korboplekta epoko, 500–700; elformiĝo de puebloj 700–1050; klasika pueblo-epoko, 1050–1300; regresa pueblo-epoko, 1300–1700; moderna pueblo-epoko ekde 1700 ĝis hodiaŭ.
 
Oni ne konas originon de la korboplektaj indianoj, sed estas certe, ke ili estas majstroj jam ĉe setliĝo pri la korboplektado. Ili vivtenis sin per ĉasado, kolektado de grajnoj, kultivado de maizo kaj kukurbo. Ili loĝis en kavernoj aŭ en lignostrukturaj kabanoj kun batita grundomuro. Ili konstruis en ambaŭ loĝejoj subterajn nutraĵrezervujojn kun tegmento.