Ciro la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 124:
 
=== Religio ===
Kvankam estas ĝenerale kredite ke la instruoj de [[zaratuŝtrismo]], la oficiala religio de la Persa Imperio, havis influon en la agoj de Kiro kaj liaj politikoj, ĝis nun neniu klara indico estis trovita indikante ke Kiro praktikis specifan religion. Pierre Briant skribis ke surbaze de la nesufiĉaj informoj kiujn ni havas, "ŝajnas sufiĉe malzorgeme provi rekonstrui la religion de Kiro".
Liaj liberalaj kaj toleremaj opinioj rilate al aliaj religioj igis kelkajn akademiulojn konsideri Kiron kiel zaratuŝtrisman reĝon.
 
Rimarkindas la religia tolerado aplikita al Kiro kaj siaj posteuloj. Kiro ne enmiksiĝis en la religion de la konkeritaj popoloj pro tio ke la [[zaratuŝtrismo]] (oficiala religio de Persio ekde Dario la 1-a) instigis la toleremon kaj respekton al ĉiuj kredoj sen altrudo de aliaj ajnaj kredoj (Jasna 31,11). En Babilono (la ''[[Kiro-cilindro]]'' kaj sacerdota fonto pri Nabonido) estas konsiderata de la sacerdotaro kiel sendito de [[Marduk]] por restabligi la ordon post la religiaj reformoj de Nabonido.
 
Kiel rezulto de la politikoj de Kiro, la judoj honoris lin kiel dignan kaj justan reĝon. Li estas la nura gojo elektita kiel [[Mesio]], die el-elektita gvidanto, en la [[Tanaĥo]] (Jesaja 45:1-6). Jesaja 45:12-14: "Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot" Kiel la teksto indikas, Kiro finfine liberigis la nacion de [[Israelo]] de ĝia ekzilo sen kompenso aŭ tributo. Tradicie, la tuta libro de Jesaja verŝajne datas de antaŭ la regado de Kiro ĉirkaŭ 120 jaroj. Tiuj specialaj vojoj (Jesaja 40-55, ofte referitaj kiel dua Jesajo) estas, laŭ la modernaj kritikaj akademiuloj, aldonaĵoj de alia verkinto ĉe la fino de la babilona ekzilo (ĉ. 536 a.K.). Dum la [[Libro de Jesaja]] 1-39 (konata kiel praa Jesaja) vidis la detruon de Israelo tiel baldaŭa, kaj la restarigon en la estonteco, posta Jesaja parolas pri la detruo en la pasinteco ([[Jesaja]] 42:24-25), kaj la restarigon kiel baldaŭa (Jesaja 42:1-9). Oni rimarku la ŝanĝojn en tempa perspektivo de ([[Jesaja]] 39:6-7), kie la babilona kaptiteco estas vidata malproksime en la estonteco, kompare al (Jesaja 43:14), kie la hebreoj estas parolitaj kiel kaptitoj jem en Babilono. Laŭ la tradicia projekcio, tiuj finaj ĉapitroj estis skribitaj de la sama verkinto Jesaja, kiu parolis pri estonta situacio de kiu li havis profetan scion.
 
==Cilindro de Kiro==