Ciro la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 133:
==Cilindro de Kiro==
[[dosiero:Cyrus Cylinder BM ME90920.jpg|thumb|250px|right|La [[Kiro-cilindro]].]]
Unu el la malmultaj pluvivaj fontoj de informoj kiuj povas esti datigitaj rekte el la tempo de Kiro, estas la Kiro-cilindro de Kiro, dokumento en la formo de argila cilindro gravurita per akada kojnskribo. Ĝi estis metita en la fundamentojn de la Esagila (la templo de [[Marduk]] en [[Babilono]]) kiel fundamenta deponaĵo sekvante la persan konkeron en 539 a.K. Ĝi estis malkovrita en 1879 kaj hodiaŭ estas konservita en la [[Brita Muzeo]] en [[Londono]]<ref>H.F. Vos, "Archaeology of Mesopotamia", p. 267 in ''The International Standard Bible Encyclopedia'', ed. Geoffrey W. Bromiley. Wm. B. Eerdmans Publishing, 1995. ISBN 0-8028-3781-6</ref>.
 
La teksto de la cilindro kondamnas la senpovigitan babilonan reĝon Nabonido kiel malpia kaj bildigas Kiron kiel agrablan reĝon antaŭ la ĉefa dio [[Marduk]]. Ĝi daŭras priskribante Kiron kiel pliboniganton de la vivo de la civitanoj de Babilono, la deportitaj popoloj revenigitaj al siaj originaj landoj kaj reestiganto de la temploj kaj kultejoj<ref name="Pritchard">"The Ancient Near East, Volume I: An Anthology of Texts and Pictures". Vol. 1. Ed. James B. Pritchard. Princeton University Press, 1973.</ref>. Kvankam ne menciite en la teksto, la repatriigo de la judoj de ilia "babilona kaptiteco" estis interpretita kiel parto de tiu politiko<ref>{{cite web|title=British Museum: Cyrus Cylinder|url=http://www.britishmuseum.org/explore/highlights/highlight_objects/me/c/cyrus_cylinder.aspx|publisher=British Museum|accessdate=28 October 2009}}</ref>.
 
En la 1970-aj jaroj la ŝaho de Irano adoptis la Kiro-cilindron kiel politikan simbolon, uzante ĝin "kiel centran bildon en sia festado de 2500 jaroj da irana monarkio" kaj asertante ke ĝi estis "la unua ĉarto de homaj rajtoj en la historio". Tiu vido estis kontestita de kelkaj kiel "sufiĉe anakronisma" kaj tendenca, ĉar la moderna koncepto pri homaj rajtoj estis tre fremda al la samtempuloj de Kiro kaj ne estas meciita en la cilindro. La cilindro, tamen, iĝis parto de la kultura identeco de Irano<ref name="BM-Cyrus">British Museum explanatory notes, "Kiro-cilindro": En Irano, la cilindro aperis en moneroj, banknotoj kaj stampoj. La babilona dokumento iĝis parto de la kultura irana identeco."</ref>.
 
La [[Unuiĝintaj Nacioj]] deklaris ke la restaĵo estas "antikva deklaracio de homaj rajtoj" ekde 1971<ref>{{cite news|title=Cyrus Cylinder|author=The telegraph|accessdate=15 December 2010|url=http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/europe/germany/2420263/Cyrus-cylinders-ancient-bill-of-rights-is-just-propaganda.html|location=London|work=The Daily Telegraph|date=16 July 2008}}</ref>, aprobita de la tiama ĝenerala sekretario [[Sithu U Thant]], post kiam li ricevis kopion fare de la fratino de la Ŝaho de Irano". La Brita Muzeo priskribas la cilindron kiel "instrumenton de antikva mezopotamia propagando" kiu "reflektas longan tradicion en Mezopotamio kie, jam en la 3a jarmilo a.K, la reĝoj komencis iliajn regadojn kun deklaracioj pri reformoj". La cilindro emfazas la kontinuecon de Kiro sekvante la linion de la antaŭaj babilonaj regantoj, asertante lian virton kiel tradicia babilona reĝo kalumniante lian antaŭulon<ref>John Curtis, Nigel Tallis, Beatrice Andre-Salvini. ''Forgotten Empire'', p. 59. University of California Press, 2005. ({{Google books|kJnaKu9DdNEC|restricted online copy|page=59}})</ref><ref>See also Amélie Kuhrt, "Babylonia from Cyrus to Xerxes", in ''The Cambridge Ancient History: Vol IV – Persia, Greece and the Western Mediterranean'', p. 124. Ed. John Boardman. Cambridge University Press, 1982. ISBN 0-521-22804-2</ref> The cylinder has, nonetheless, become seen as part of Iran's cultural identity.<ref name="BM-Cyrus" />.
 
Neil MacGregor, Direktoro de la [[Brita Muzeo]], deklaris ke la cilindro estis "la unua provo kiun ni scias pri administrado de socio, ŝtato kun malsamaj naciecoj kaj kredoj - nova speco de ŝtatistarto." Li klarigis ke "Ĝi eĉ estis priskribita kiel la unua deklaracio de homaj rajtoj, kaj dum tio neniam estis la intenco de la dokumento - la moderna koncepto de homaj rajtoj malfacile ekzistis en la praa mondo - ĝi enkarnigis la esperon kaj aspirojn de multaj."<ref>{{cite news |url=http://www.al-monitor.com/pulse/fa/contents/articles/opinion/2013/03/cyrus-cylinder-iran-religious-freedom-minority-rights.html |title=Cyrus Cylinder a Reminder of Persian Legacy of Tolerance |author=Barbara Slavin |publisher=Al-Monitor |date=6 March 2013 |accessdate=21 September 2013}}</ref>.
 
== Vidu ankaŭ ==