Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

25 825 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
Nova paĝo kun '{{TemasPri|mitaj personoj|Ereĥteiono}} eta|250px|<center>[[Geo oferas '''Ereĥteo'''n al Ateno, kun la ĉeesto de Cekropso. Argila...'
{{TemasPri|mitaj personoj|[[Ereĥteiono]]}}
[[Dosiero:Gaia Relief.JPG|eta|250px|<center>[[Geo]] oferas '''Ereĥteo'''n al [[Atena|Ateno]], kun la ĉeesto de [[Cekropso]]. Argila reliefo el [[Meloso]] ([[-460|460 a.K.]]).</center>]]
'''Ereĥteo''' aŭ '''Erekteo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ἐρεχθεύς'', [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] [ɨˈrɛkθjuːs,-θɪəs], «rompanta»<ref>[[Robert Graves]]. ''[[The Greek Myths]]''.</ref>) estas la nomo de prareĝo de [[Ateno]], laŭ la [[helena mitologio]]. La plej antikvaj fontoj identigas lin al [[Eriĥtonio #Eriĥtonio el Ateno|Eriĥtonio]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.546-551.</ref>, sed de la [[4-a jarcento a.K.]] kaj dum la klasika epoko ambaŭ aperas kiel malsamaj figuroj, avo (nomiĝinta ĉu Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo) kaj nepo. Tamen, tiamaj verkistoj kiaj [[Plutarko]] ankoraŭ unuigis ambaŭ personojn en ununura mita fondinto nomiĝinta Ereĥteo<ref>[[Plutarko]]. ''[[Moralia]]'', 843.b.</ref>. Ankaŭ [[Eŭripido]], en sia lasta tragedio, ''Ereĥteo'' ([[-423|423]]-[[-422|422 a.K.]]), kreas rolulon devenantan el du figuroj, unu mita kaj alia verŝajne historia.

Modernaj mitologoj kiaj [[Karl Orfried Müller|Müller]]<ref>[[Karl Otfried Müller]]. ''Geschichten Hellenischer Stämme und Städte: Orchomenos und die Minyer'', paĝ. 117, 2-a eldono.</ref> kaj [[François Noël]]<ref name="N">[[François Noël]]. ''[[Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie]]'', s.v. ''Érechthée''.</ref> defendis la version pri ununura figuro, surbaze de la plej antikvaj fontoj, kiaj [[Homero]]<ref>Homero. ''Iliado'', 2.547.</ref><ref>[[Ovidio]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 7.81.</ref>, kiu nur agnoskis unu figuron, la aŭtoktonan reĝon de Ateno. Platono estis la unua fonto kiu mencias du<ref>[[Platono]]. ''[[Kritio]]'', paĝ. 110.a.</ref>, sed postaj elstaraj verkistoj kiaj [[Higeno (verkisto)|Higeno]] kaj [[Pseŭdo-Apolodoro]] apogas lin kaj ja diferencigas du mitajn rolulojn, ĉu oni nomu la unuan Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo.

Surbaze de tiu ĉi lasta interpreto, la klasikaj kronologistoj diferencigis la jenajn du malsamajn reĝojn, samnomajn.

== Ereĥteo la 1-a ==
[[Dosiero:Rubens-Auffindung des kleinen Erichthonios durch die Töchter des Kekrops.jpeg|eta|250px|<center>''La filinoj de [[Cekropso]] malkovras '''Ereĥteo'''n'', laŭ pentraĵo de [[Peter Paul Rubens]] (ĉ.[[1616]]).</center>]]
'''Ereĥteo''' estis prareĝo de Ateno, fondinto de la ''[[poliso]]'' kaj diigita figuro rilanta al [[Pozidono]], kiel «Pozidona Ereĥteo». Laŭ multaj versioj, li estis [[aŭtoktono]] (li naskiĝis el tero aŭ el [[Geo]]) kaj [[Atena|Ateno]] vartadis lin.

La atenanoj ofte kromnomis sin ''Ereĥteidoj'', la «filoj de Ereĥteo»<ref>[[Eŭripido]]. ''[[Medeo (Eŭripido)|Medeo]]'', 824.</ref><ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 7.</ref>, kaj per tio ili fortigas lian figuron kiel urbofondinto. En sia ''[[Iliado]]''<ref>Homero. ''Iliado'', 2.547-48.</ref>, Homero mencias Ereĥteon kiel ''filo de la grenodonanta Tero, vartita de Ateno''<ref>[[R.M. Frazer]]. ''Some Notes on the Athenian Entry, Iliad B 546-56'', ĉe ''Hermes'', 97.3, paĝ. 262-266 ([[1969]]). Laŭ ci tiu fakulo, evidentiĝas en tiu fragmento spuroj de la praa rolo de Ateno kiel patrina diino, antaŭ ŝia evoluo al paradigmo de virgeco. Oni komparu tion kun la propono de [[Wolfgang Fauth]] (''Der Kleine Pauly'', s.v. ''Athena'', [[1954]]). Malsaman opinion defendis [[Martin P. Nilsson]], en sia ''Geschichte der Griechischen Religion'', vol 1.2, paĝ. 442 kaj sekv. ([[Munkeno]], [[1955]]).</ref>.

[[Dosiero:Aratea 22v.jpg|eta|maldekstre|<center>Bildigo de la [[konstelacio]] [[Koĉero (konstelacio)|Koĉero]] por la [[Aratea de Leiden]] ([[830]]-[[840]]).</center>]]
Malgraŭ sia aŭtoktona deveno, Ereĥteo aperas ankaŭ kiel filo de [[Hefesto]]. La forĝista dio pasie persekutadis Atenon kaj ĵetis sian spermon sur ŝian kruron. La diino, naŭzite, purigis sin per lana stofo kaj ĵetis ĝin surgrunden, kial la Tero fekundiĝis. Plia versio asertas ke tiu, fekundita de la spermo de Hefesto, estis [[Atiso]], filino de [[Kranao]]. La bebo naskiĝita de tiu epizodo havis serpentan formon, ĉu entute, ĉu duone (sube de lia talio), en evidenta referenco al lia ktonia deveno. La diino Ateno sciigis la ceterajn gediojn pri tiu naskiĝo kaj protektis la bebon per gvardanta dragono. Poste ŝi enmetis Ereĥteon en keston, kiun ŝi donis al [[Agraŭro]], [[Pandroso]] kaj [[Herso]], atenaj princinoj, ordonante ilin nenial malfermi ĝin<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''[[Poezia astronomio]]'', 2.13.</ref>. Tamen, la junulinoj ne retenis sian scivolemon, kaj malfermis la keston. La rigardado de duonserpenta bebo, aŭ de bebo ĉirkaŭita de protektanta dragono, frenezigis ilin, kaj en tiu senkonscia stato ili saltis el la akropola abismo aŭ, laŭ alia versio, ĵetis sin en la maron. La serpento rifuĝis en la ŝildo de Ateno, kaj de tiam ĝi estis protektita de ŝi<ref name="A6">[[Pseŭdo-Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 3.14.6.</ref><ref>Higeno. ''[[Fabulae]]'', 166.</ref><ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''[[Priskribo de Grekio]]'', 1.2.5 kaj 18.2.</ref><ref>Eŭripido. ''[[Jono (Eŭripido)|]]'', 260 kaj sekv.</ref><ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 2.554.</ref>.

Kiam Ereĥteo plenkreskis, li forpelis [[Anfiktiono]]n kaj uzurpis la regadon de Ateno. Per sia edzino, la [[najado]] [[Praksiteo]], li estis patro de sia heredinto, [[Pandiono la 1-a|Pandiono]]<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 1.c.</ref>. Oni atribuas al li la fondon de la kultado al Ateno, la starigon de la festivalo [[Panateneoj]], la konstruon de templo dediĉitan al Ateno en la akropolo kaj la enkondukon en Atikon de la uzado de la argento, metalo malkovrita en [[Skitio]] fare de la tiea reĝo [[Indo]]<ref>Higeno. ''Fabulae'', 274.</ref>. Inspirite de Ateno, li estis la unua homo kiu uzis ĉaron tiritan de kvar ĉevaloj<ref>[[Pierre Grimal]]. ''[[Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine]]'', s.v. ''Érechthée''.</ref>, kaj pro tio li estis honore lokigita inter la stelaro, kiel la [[konstelacio]] [[Koĉero (konstelacio)|Koĉero]]<ref>Higeno. ''Poezia astronomio'', 1.c.</ref><ref>[[Vergilio]]. ''[[Georgicae]]'', 1.205 kaj 3.113.</ref><ref>[[Eliano]], 5.2.3.38.</ref>.

En konkuro por la patroneco de la urbo Ateno inter la samnoma diino kaj Pozidono, tiu lasta, per tridentofrapo, generis salan fonton, kiu ricevis la nomon «maro de Ereĥteo»<ref name="A1">Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 3.14.1. La mitologo [[Karl Kerenyi]] interpretis tiun fragmenton en sia verko ''The Heroes of the Greeks'' («La herooj de la grekoj»), paĝ. 211 ([[1959]]). Li rakontis la miton de Ereĥteo en ĝiaj paĝoj 21 al 46.</ref>. Ereĥteo estis juĝisto en tiu konkuro, kaj li voĉdonis favore al Ateno<ref name="A1" />.

Kiel dirite, li estis entombigita en la templo de Ateno ĉe la akropolo, kie li ricevis kultadon konektitan al tiuj de Ateno kaj Pozidono<ref name="A6" /><ref>[[Servio]]. ''Pri la [[Eneado]]'' de Vergilio, 7.761.</ref>. En tiu templo, la [[Ereĥteiono]], troviĝis tri altaroj: la unua dediĉita al Pozidono, kie ankaŭ Ereĥteo ricevis oferojn, la dua al [[Buto]] kaj la tria al Hefesto<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.26.6.</ref>.

=== Ereĥteo kaj la Ereĥteiono ===
[[Dosiero:Erechtheum1.JPG|eta|<center>Suda flanko de la templo [[Ereĥteiono]], en la [[Ateno|atena]] [[Akropolo]].</center>]]
La ĉefaj gedioj de la atena [[Akropolo]] estis ''Poseidon Erechtheus'' («Ereĥtea Pozidono») kaj ''Athena Polias'' («Ateno, patron-gvardistino de la urboŝtato»)<ref>[[Walter Burkert]]. ''[[Homo Necans]]'', 1983:144. En tiu paragrafo, li rimarkis, el la procesio de [[Skiro]], ke ''la sacerdotoj estis tiuj de la centraj gedioj de la akropolo: Ereĥtea Pozidono kaj Polisa Ateno''.</ref>. [[Odiseado]]<ref>Homero. ''[[Odiseado]]'', 7.81.</ref> rakontas ke Ateno revenis al la urbo kaj «eniris la bone konstruitan domon de Ereĥteo». Ĝi eble rilatas al arĥaika komuna templo starigita sur la loko kiun oni identigas al [[Cekropsiono]], la heroa tombejo de la mita fondinto-reĝo [[Cekropso]]<ref>Ke la Ereĥteiono estis konstruita sur la tradicia tombejo de Cekropso, oni konsideris fakto eĉ en verkoj tiel ĝeneralaj kiel ''The Heroes of the Greeks'' de [[Karl Kerenyi]] (1959:213). Tre eble la restaĵoj de la Cekropiono lokiĝas sub la ''Portiko de la fraŭlinoj'' de la nuntempa Ereĥteiono. Spuroj de eta kaj malaperinta ĉirkaŭita konstruaĵo en la orientaj fundamentoj estis analizita fare de Holland en ''[[American Journal of Archaeology]]'' (AJA), 28 (1924:161f). Krom tiu, neniu plia fundamento estis malkovrita sub la nuntempa Erekteiono, krom la propraj. [[William Bell Dinsmoor]] resumas la arkeologio de la loko en sia ''The Hekatompedon on the Athenian Acropolis'', ĉe ''American Journal of Archaelogy'', 51.2 (aprilo-junio 1947), 109 noto 4 kaj 120 noto 59.</ref>. Tie elstaris [[Serpento (mitologio)|serpento]] enkorpiĝanta la spiriton de Cekropso, sed ĝi estis detruita fare de la persa armeo dum la [[Grek-persaj militoj]] ([[-480|480 a.K.]]) kaj denove starigita en [[-421|421]] kaj [[-407|407 a.K.]] en la nuntempa Ereĥteiono. La kontinueco de loko sakraligita fare de la ĉeesto de Cekropso evidentiĝas per referencoj en ''[[Dionysiaca]]'', de [[Nonno]], al la lampo de la Ereĥteiono kiel «la lampo de Cekropso»<ref>[[Nonno]]. ''[[Dionysiaca]]''. 33.124, komentita fare de [[Olga Palagia]] en ''A Niche for Kallimachos' Lamp?'', ĉe ''American Journal of Archaeology'', 88.4 (oktobro 1984), paĝ. 519, noto 15.</ref>. La sacerdotoj de la Ereĥteiono kaj la sacerdotinoj de Ateno kune partoprenis procesion kiu inaŭguris la skiran festivalon, proksime al la fino de la [[Atika kalendaro|atena jaro]]. Ĝia celo estis la [[temeno]] en [[Skiro]], honore al samnoma heroa divenisto, helpanto de [[Eŭmolpo]] en la milito inter Ateno kaj [[Eleŭziso]], kiam la heroa reĝo [[Ereĥteo la 2-a]] venkis, sed mortis.

La fakto, ke Pozidono kaj Ereĥteo estis en Ateno du nomoj por la sama figuro estis pruvita per la [[kulto]] ĉe Ereĥteiono, kie troviĝis ununura altaro kaj nur unu sacerdoto, kaj la oferoj estis dediĉiitaj al Ereĥtea Pozidono. Verŝajne, homera kaj tut-helena nomo supermetiĝis al [[Indiĝenaj lingvoj|tiu loka]], negreka.<ref name="B">Walter Burkert. ''Homo Necans'', paĝ. 149 ([[1983]]).</ref>.

''Plia informo en la artikolo '''[[Eriĥtonio]]'''.''


{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=[[Mitaj reĝoj de Ateno]]
| dosiero = Parthenon politiek icoon.png
|ANTAŬULO=[[Anfiktiono]]
|TEMPO='''Ereĥteo la 1-a'''
|POSTEULO=[[Pandiono la 1-a]]
}}

== Ereĥteo la 2-a ==
La dua reĝo de Ateno nomiĝinta '''Ereĥteo''' ja estis pli klara figuro ol la antaŭa, ĉar oni inkludis lin en la genealogioj kiuj klopodis historiigi la mitajn reĝojn kaj heroojn de la urbo. Laŭ ili, Ereĥteo estis la sesa reĝo de Ateno, filo kaj heredinto de Reĝo [[Pandiono la 1-a]], filo siavice de Eriĥtonio (aŭ Ereĥteo la 1-a, laŭ la versioj). Lia patrino nomiĝis [[Zeŭksipo]]. Laŭtradicie, Ereĥteo estis la unua urbestro kiu dividis la loĝantaron en kvar klasojn: militistoj, artistoj, sacerdotoj kaj laboristoj<ref name="N" />, kies grupaj nomoj devenis el la kvar filoj de [[Jono (mitologio)|Jono]] kaj [[Heliko (mitologio)|Heliko]]<ref>Robert Graves. ''The Greek Myths'', 47.b.</ref>.

Ereĥteo edziĝis al [[Praksiteo]], filino de [[Frasimo]] kaj [[Diogenio]] kaj nepino de la [[oceanido|riverdio]] [[Cefizo #Beotia Cefizo|Cefizo]], kun kiu li havis multnombran idaron, kies nombro kaj nomoj varias laŭ la versioj. Inter la filinoj oni mencias la nomojn [[Protogenio]], [[Pandoro (mitologio)|Pandoro]], [[Meropo (mitologio)|Meropo]], [[Prokriso #Prokriso kaj Cefalo|Prokriso]], [[Kreŭzo]], [[Oritio #Oritio, filino de Ereĥteo|Oritio]] kaj [[Ktonio]] aŭ [[Otionio]], la plej maljuna<ref>[[Suido]]. s.v. ''Parthenoi''.</ref>; kaj inter la filoj, [[Cekropso la 2-a|Cekropso]], [[Sikiono]], [[Orneo]], [[Metiono]], [[Pandoro (mitologio)|Pandoro]], [[Tespio]], [[Alkono]] kaj [[Eŭpalamo]]<ref name="A15">Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 3.15.1.</ref><ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.25.5.</ref><ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 6.676.</ref>. Ereĥteo havis sangadultan rilaton kun sia filino Prokriso, el kiu naskiĝis la princino [[Aglaŭro]]<ref>Higeno. ''Fabulae'', 253.</ref>.

Laŭ Pseŭdo-Apolodoro, Ereĥteo la 2-a havis ĝemelan fraton nomiĝinta Buto, kiu edziĝis al filino de Ereĥteo, Ktonio («naskiĝinta el la Tero»). La du fratoj disdividis la reĝan povon de Pandiono: Ereĥteo okupiĝis pri la fizika regado, dum Buto iĝis alt-sacerdoto de Ateno kaj Pozidono, posteno heredonta de liaj posteuloj<ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 6.675 kaj sekv.</ref>. Tiu lasta [[origina mito]] aŭ ''aitiono'' klopodis pravigi la hereditan sacerdotecon ene de la familio de la [[Butidoj]]. La du fratinoj de Ereĥteo kaj Buto, nomiĝintaj [[Filomelo]] kaj [[Prokno]], havis tragedian finon pro la fia agado de Reĝo [[Tereo]] el [[Trakio]]<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 13.14.8.</ref>. Pro tio, Ereĥteo malfidis je la trakianoj kaj volonte komencis militon kontraŭ ili kiam Eŭmolpo alvenis en Atikon<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.5.3.</ref>.

Kiel ĉefo de la atenanoj, Ereĥteo aliĝis la ekspedicion de [[Dionizo]] kontraŭ [[Hindio]]<ref>Nonno. ''Dionysiaca'', 13.171 kaj 22.296 kaj sekv.</ref>. Li havis eksterordinaran paron da flugilhavaj ĉevaloj, nomiĝintajn [[Ksanto #Aliaj roluloj same nomiĝintaj|Ksanto]] kaj [[Podarko]], la [[Ereĥteaj ĉevaloj]] (''Ἱπποι Ερεχθειοι''). Ili estis gefiloj de la [[Boreo (vento)|Norda Vento]] kaj de la [[harpio (mitologio)|harpio]] [[Elopo]]<ref>Nonno. ''Dionysiaca'', 37.155.</ref>, kaj iĝis la doto de Boreo okaze de sia nupto al Oritio, filino de Ereĥteo.

Laŭ [[Diodoro]]<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''[[Historia biblioteko]]'', 1.29.</ref>, Ereĥteo estis [[Egipto|egiptano]] kiu portis unuafoje tritikogrenojn en Atenon dum terura malsatego en la regiono. Dankeme, la atenanoj igis lin reĝo. Li starigis la kultadon al [[Demetro]] kaj la [[Eleŭzisaj misteroj|Eleŭzisajn misterojn]] laŭ tiu versio<ref name="N" />. Ĝuste pravigante tion, la [[Marmoraĵoj de Arundelo]] datigas la fondon de tiuj ritoj kaj la forrabon de [[Persefono]] en la reĝtempo de Ereĥteo.

=== Milito kontraŭ Eleŭziso kaj morto ===
[[Dosiero:Thracian cavalrymen vs an armored Greek food soldier - Getty Villa Collection.jpg|eta|250px|<center>[[Trakio|Trakianaj]] kavalerianoj batalas kontraŭ [[Ateno|atena]] soldato, sur nigrofigura [[amforo]] (ĉ. [[-530|530]]-[[-520|520 a.K.]]).</center>]]
Dum la regado de Ereĥteo elstaras la milito inter Ateno kaj Eleŭziso, okazinta kiam Eŭmolpo (cetere, pranepo de Ereĥteo<ref>Laŭ la plej konata genealogio, li estis filo de Pozidono kaj [[Ĥiono #Ĥiono, filino de Boreo|Ĥiono]], filino de [[Boreo (vento)|Boreo]] kaj [[Oritio #Oritio, filino de Ereĥteo|Oritio]], la filino de Ereĥteo.</ref>) venis el Trakio kaj invadis Atikon. Ereĥteo konsultis orakolon, kiu respondis ke Ateno nur supervivos post la morto de unu el liaj filinoj. Versio de la rakonto asertas ke tio okazis je la fino de la milito, laŭ peto de Pozidono en venĝo pro la morto de sia filo Eŭmolpo. La fina viktimo de la ofero varias laŭ la versioj: kelkaj rilatas la orakolan verdikton nur al tiuj fraŭlaj, sed laŭ plia fonto nur Ktonio estis oferita. Protogenio kaj Pandoro, la plej maljunaj, volonte sin oferis laŭ plia versio. Iel ajn, ĉiuj konsentas pri tio ke la ceteraj fratinoj, krom Oritio (kiu estis forkaptita fare de la [[anemoj|ventodio]] Boreo kaj ne plu loĝis en Ateno) aŭ almenaŭ kelkaj el ili sin mortigis, ĉar ili promesis suferi la saman destinon se unu el ili forpasus. Tiu rakonto kompareblas kun tiu pri la filinoj de [[Hiacinto de Lacedemonio]] aŭ la filinoj de [[Leoso]].

Post la morto de siaj filinoj, Ereĥteo venkis la batalon kontraŭ Eleŭziso, en kiu Eŭmolpo trovis morton. Tamen, Pozidono koleriĝis pro la morto de sia filo, kaj mortigis Ereĥteon per tridentofrapo<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 3.15.4.</ref><ref>Higeno. ''Fabulae'', 46.238.</ref><ref>Plutarko. ''[[Paralelaj vivoj]]'', 20.</ref>. Troviĝas versio laŭ kiu estis [[Zeŭso]] tiu, kiu mortigis Ereĥteon per fulmofrapo, sed ĝi verŝajne temas pri korekto celanta plifortigon de la ĉiopova rolo de Zeŭso. Laŭ kelkaj fragmentoj de la tragedio ''Ereĥteo'', de Eŭripido, Pozidono venĝis la morton de sia filo Eŭmolpo per ĵetado de Ereĥteo en la teran internon, tra fendo malfermita per lia tridento en [[Makraso]]<ref>Eŭripido. ''Jono'', 281. Tiu maniero venĝi jam aperis en la mita fontaro, ekzemple pri la morto de la [[lapitoj|lapita]] [[Ceneo]].</ref>. Antaŭ sia propra morto, Ereĥteo sukcesis mortigi la elstaran filon de Eŭmolpo, [[Immarado]], kio generis ĝeneralan malesperon en la trakia tendaro<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.5.2.</ref>.

La lastaj linioj de la eŭripida tragedio estis malkovritaj en [[1965]] per papira fragmento<ref>[[Colin Austin]]. ''Recherches de Papyrologie'', 4 ([[1967]]) kaj ''Nova fragmenta Euripidea'' ([[1968]]), fr. 65.90-97.</ref>. Laŭ [[Walter Burkert|Burkert]], ili pruvis ke la fondo de la Ereĥteiono kaj la starigo de la sacerdoteco al Ateno samtempiĝis<ref name="B" />. La diino Ateno kronis la mitan eventon per ordono al la vidvino de Ereĥteo, Praksiteo, «konstrui sanktejon en la urbocentro dediĉitan al tiu, kiu mortigis vian edzon laŭ la nomo Sakrala Pozidono. Sed la loĝantaro, dum ofero de la brutaro, ankaŭ nomos lin Ereĥteo. Al vi, ĉar vi restarigis la urbajn fundamentojn<ref>Praksiteo («kultado al la diino») konsentis pri la ofero de sia propra filino antaŭ la batalo.</ref>, mi donas la althonoran devon enkonduki la unuajn fajrajn oferojn en la urbon, kaj esti konata kiel sacerdotino mia»<ref>Laŭ traduko de la verko de Burkert fare de [[Peter Bing]].</ref>.

Post la morto de Ereĥteo, oni petis al lia bofilo [[Ksuto]], edzo de Kreuzo, elekti lian heredinton en la atena trono el la multnombra idaro de la forpasinta reĝo. Tiamaniere [[Cekropso la 2-a|Cekropso]], la plej aĝa filo de Ereĥteo<ref name="A15" /> nomiĝinta tiel honore al la [[Cekropso la 1-a|samnoma]] reĝo-fondinto, akiris la kronon. Laŭ fragmento de la poeto [[Kastoro de Rodiso]], tiu Cekropso estis frato, anstataŭ filo, de la antaŭa reĝo. Tiu nomumo ne estis akceptata de la ceteraj princoj<ref>[[Plutarko]]. ''Tezeo'', 32.</ref>, kiu elpatrujigis Ksuton pro tio<ref>[[Herodoto]]. ''[[Historioj]]'', 1.56.</ref>.



<center>
{| align="center" style="clear:both; margin:1em; border:1px solid #E9E9E9"
! style="background-color:#C1D4FE; font-size:95%; border:1px solid #aaaaaa; padding: 0 5px 0 5px;" |'''Genealogia arbo de la [[Mitaj reĝoj de Ateno]]'''
|-
| style="padding: 8px 30px; font-size:90%; line-height:50%" |
{{Genealogia arbo/komenco}}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | KRA |y| PED | | | KRA=[[Kranao]] | PED=[[Pedio]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | HEF |y| ATI | | | HEF=[[Hefesto]] | ATI=[[Atiso]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | |,|-|.| | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | CEF |y| LIR | | | | ERI |y| PRA |!| | CEF=[[Cefizo #Beotia Cefizo|Cefizo]] | LIR=[[Liriopo]] | ERI='''[[Ereĥteo la 1-a|Ereĥteo]]''' | PRA=[[Praksiteo]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | |!| | | | | | | | | |!| | | |!| | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | DIO |y| FRA | | | | PAN |y| ZEU | | DIO=[[Diogenio]] | FRA=[[Frasimo]] | PAN=[[Pandiono (mitologio)|Pandiono]] | ZEU=[[Zeŭksipo]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | |,|-|-|-|v|-|^|-|-|-|-|-|v|-|-|-|-|.| }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | PRA |y| ERE |7| FIL |~| TER |y| PRO | | | BUT |7| | PRA=[[Praksiteo]] | ERE='''[[Ereĥteo la 2-a|Ereĥteo]]''' | FIL=[[Filomelo]] | PRO=[[Prokno]] | TER=[[Tereo]] | BUT=[[Buto]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | |,|-|-|-|v|-|v|-|v|-|-|-|v|^|-|.| |:| | | | | | | |!| | | | | | | | |:| | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| ALK |y| EUP | | |!| |!| ORN | | PAN | |!| |:| | | | | | | ATI | | | | | | | |:| | ALK=[[Alkipo]] | EUP=[[Eŭpalamo]] | ORN=[[Orneo]] | PAN=[[Pandoro (mitologio)|Pandoro]] | ATI=[[Itiso]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| |,|-|^|-|.| | | |!| |!| |!| | | | | |,|^|-|*|-|v|-|-|-|-|-|-|-|-|v|-|-|-|.| |:| }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| PER | | MET |y| CEF |!| |!| PTE |~| PRO |y|J| HER |y| KRE |~|7| ERE | | KTO |J| | PER=[[Perdikso]] | MET=[[Metiaduzo]] | CEF=[[Cefalo]] | PTE=[[Pteleono]] | PRO=[[Prokriso #Prokriso kaj Kefalo|Prokriso]] | HER=[[Hermeso]] | KRE=[[Kreŭso]] | ERE='''[[Ereĥteo #Aliaj personoj same nomiĝintaj|Ereĥteo]]''' | KTO=[[Ktonio]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | |!| | | |!| |!| | | | |:|:| |!| | | |,|'| | | | |:| | |,|-|-|-|.| }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | PAN | | |!| PET | | MIN |:| AGL | | CEF |~| EOS |L|y| KSU | | EOL | | PAN=[[Pandiono (mitologio)|Pandiono]] | PET=[[Peteo]] | MIN=[[Minoo]] | AGL=[[Aglaŭro]] | CEF=[[Cefalo]] | EOS=[[Eoso]] | KSU=[[Ksuto]] | EOL=[[Eolo (praulo)|Eolo]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | |,|-|v|-|-|-|^|-|.| | | |!| |:| | | | | | |,|-|-|-|v|-|^|-|.| | | |!| }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| MEG |y| TES |!| ZEU |y| SIK | | ARI |:| | HEL |~| ION | | AKE | | DIO |y| DEI | | MEG=[[Megamedo]] | TES=[[Testio #Testio, reĝo de Beotio|Testio]] | ZEU=[[Zeŭksipo]] | SIK=[[Sikiono]] | ARI=[[Ariadno]] | HEL=[[Heliko (mitologio)|Heliko]] | ION=[[Jono (mitologio)|Jono]] | AKE=[[Aĥeo (mitologio)|Aĥeo]] | DIO=[[Diomedo]] | DEI=[[Dejono]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | |`|-|v| |!| | | |`|-|v| | | |!| |:| | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| HER |~| TES |!| HEM |~| KTO |~| FLI |L|~|~|~|~|~|~|y|~|~|~|~|~|~|~|~| CEF | | HER=[[Heraklo]] | TES=[[tespidinoj]] | HEM=[[Hermeso]] | KTO=[[Ktonofilo]] | FLI=[[Flio]] | CEF=[[Cefalo]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | |,|-|^|-|.| | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | MET | | ORI |y| BOR | | | | | | | | | | | ARK | | MET=[[Metiono]] | ORI=[[Oritio #Oritio, filino de Ereĥteo|Oritio]] | BOR=[[Boreo (vento)|Boreo]] | ARK=[[Arkisio]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | |!| | | |,|-|^|-|v|-|-|-|-|-|-|-|v|-|-|-|.| | | | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| NAU |~| DED | | ZET | | KAL | | FIN |~| KLE | | HIO |y| POZ | | NAU=[[Naŭkrato]] | DED=[[Dedalo]] | ZET=[[Zeto (mitologio)|Zeto]] | KAL=[[Kalaiso]] | FIN=[[Fineo #Fineo, la divenisto|Fineo]] | KLE=[[Kleopatro (mitologio)|Kleopatro]] | HIO=[[Ĥiono #Ĥiono, filino de Boreo|Ĥiono]] | POZ=[[Pozidono]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | |!| | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | EUM | | EUM=[[Eŭmolpo]] | }}
{{Genealogia arbo|border=0|boxstyle=background:#C1D4FE;| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | }}
{{Genealogia arbo/fino}}
|}
</center><noinclude>
</noinclude>


{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=[[Mitaj reĝoj de Ateno]]
| dosiero = Parthenon politiek icoon.png
|ANTAŬULO=[[Pandiono la 1-a]]
|TEMPO='''Ereĥteo la 2-a'''
|POSTEULO=[[Cekropso la 2-a]]
}}

== Pliaj personoj same nomiĝintaj ==
Krom tiu, de la antaŭe priskribitaj, '''Ereĥteo''' estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:

#Atena princo, filo de Ereĥteo la 2-a. La diino Ateno okupiĝis pri lia edukado, ĝis kiam ŝi igis lin reĝo de la atenanoj. Oni ankaŭ nomis lin [[Alkono]]<ref name="N" />.
#Laŭ kelkaj versioj, Ereĥteo estis la patro de Oritio, princino forrabita de Dionizo aŭ de Boreo. Tamen, laŭ tiuj fontoj li estis malsama figuro ol la atena reĝo.

== Eksteraj ligiloj ==
{{el}}{{en}} [http://www.mythindex.com/greek-mythology/E/Erichthonius.html Ereĥteo-Eriĥtonio ĉe Greek Myth Index]

== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj|2}}

[[Kategorio:Homaj hibridoj en helena mitologio]]
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de Ateno]]
[[Kategorio:Herooj de la helena mitologio]]
[[Kategorio:Ekspedicio de Dionizo kontraŭ Hindio]]
[[Kategorio:Eleŭzisaj misteroj]]
[[Kategorio:Fondintoj de misterecaj religioj]]
[[Kategorio:Aŭtoktonoj]]
[[Kategorio:Legendaj prapatroj]]
[[Kategorio:Idaro de Hefesto]]
[[Kategorio:Eriĥtoniidoj]]
[[Kategorio:Mortigitoj fare de Pozidono]]
[[Kategorio:Steligoj]]
[[Kategorio:Urbofondintoj]]
[[Kategorio:Atika mitologio]]
[[Kategorio:Sangadulto en helena mitologio]]
[[Kategorio:Fikciaj ĝemeloj]]
[[Kategorio:Epitetoj de Pozidono]]
14 677

redaktoj