Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

396 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
 
[[Dosiero:Aratea 22v.jpg|eta|maldekstre|<center>Bildigo de la [[konstelacio]] [[Koĉero (konstelacio)|Koĉero]] por la [[Aratea de Leiden]] ([[830]]-[[840]]).</center>]]
Malgraŭ sia aŭtoktona deveno, Ereĥteo aperas ankaŭ kiel filo de [[Hefesto]]. La forĝista dio pasie persekutadis Atenon kaj ĵetis sian spermon sur ŝian kruron. La diino, naŭzite, purigis sin per lana stofo kaj ĵetis ĝin surgrunden, kial la Tero fekundiĝis. Plia versio asertas ke tiu, fekundita de la spermo de Hefesto, estis [[Atiso]], filino de [[Kranao]]. La bebo naskiĝita de tiu epizodo havis serpentan formon, ĉu entute, ĉu duone (sube de lia talio), en evidenta referenco al lia ktonia deveno. La diino Ateno sciigis la ceterajn gediojn pri tiu naskiĝo kaj protektis la bebon per gvardanta dragono. Poste ŝi enmetis Ereĥteon en keston, kiun ŝi donis al [[Agraŭro]], [[Pandroso]] kaj [[Herso]], atenaj princinoj, ordonante ilin nenial malfermi ĝin<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''[[Poezia astronomio]]'', 2.13.</ref>. Tamen, la junulinoj ne retenis sian scivolemon, kaj malfermis la keston. La rigardado de duonserpenta bebo, aŭ de bebo ĉirkaŭita de protektanta dragono, frenezigis ilin, kaj en tiu senkonscia stato ili saltis el la akropola abismo aŭ, laŭ alia versio, ĵetis sin en la maron. La serpento rifuĝis en la ŝildo de Ateno, kaj de tiam ĝi estis protektita de ŝi<ref name="A6">[[Pseŭdo-Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 3.14.6.</ref><ref>Higeno. ''[[Fabulae]]'', 166.</ref><ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''[[Priskribo de Grekio]]'', 1.2.5 kaj 18.2.</ref><ref>Eŭripido. ''[[Jono (Eŭripido)|Jono]]'', 260 kaj sekv.</ref><ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 2.554.</ref>.
 
Kiam Ereĥteo plenkreskis, li forpelis [[Anfiktiono]]n kaj uzurpis la regadon de Ateno. Per sia edzino, la [[najado]] [[Praksiteo]], li estis patro de sia heredinto, [[Pandiono la 1-a|Pandiono]]<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 1.c.</ref>. Oni atribuas al li la fondon de la kultado al Ateno, la starigon de la festivalo [[Panateneoj]], la konstruon de templo dediĉitan al Ateno en la akropolo kaj la enkondukon en Atikon de la uzado de la argento, metalo malkovrita en [[Skitio]] fare de la tiea reĝo [[Indo]]<ref>Higeno. ''Fabulae'', 274.</ref>. Inspirite de Ateno, li estis la unua homo kiu uzis ĉaron tiritan de kvar ĉevaloj<ref>[[Pierre Grimal]]. ''[[Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine]]'', s.v. ''Érechthée''.</ref>, kaj pro tio li estis honore lokigita inter la stelaro, kiel la [[konstelacio]] [[Koĉero (konstelacio)|Koĉero]]<ref>Higeno. ''Poezia astronomio'', 1.c.</ref><ref>[[Vergilio]]. ''[[Georgicae]]'', 1.205 kaj 3.113.</ref><ref>[[Eliano]], 5.2.3.38.</ref>.
 
=== Ereĥteo kaj la Ereĥteiono ===
[[Dosiero:Erechtheum1.JPG|eta|<center>Suda flanko de la templo [[Ereĥteiono]], en la [[Ateno|atena]] [[Akropolo (Ateno)|Akropolo]].</center>]]
La ĉefaj gedioj de la atena [[Akropolo (Ateno)|Akropolo]] estis ''Poseidon Erechtheus'' («Ereĥtea Pozidono») kaj ''Athena Polias'' («Ateno, patron-gvardistino de la urboŝtato»)<ref>[[Walter Burkert]]. ''[[Homo Necans]]'', 1983:144. En tiu paragrafo, li rimarkis, el la procesio de [[Skiro]], ke ''la sacerdotoj estis tiuj de la centraj gedioj de la akropolo: Ereĥtea Pozidono kaj Polisa Ateno''.</ref>. [[Odiseado]]<ref>Homero. ''[[Odiseado]]'', 7.81.</ref> rakontas ke Ateno revenis al la urbo kaj «eniris la bone konstruitan domon de Ereĥteo». Ĝi eble rilatas al arĥaika komuna templo starigita sur la loko kiun oni identigas al [[Cekropsiono]], la heroa tombejo de la mita fondinto-reĝo [[Cekropso]]<ref>Ke la Ereĥteiono estis konstruita sur la tradicia tombejo de Cekropso, oni konsideris fakto eĉ en verkoj tiel ĝeneralaj kiel ''The Heroes of the Greeks'' de [[Karl Kerenyi]] (1959:213). Tre eble la restaĵoj de la Cekropiono lokiĝas sub la ''Portiko de la fraŭlinoj'' de la nuntempa Ereĥteiono. Spuroj de eta kaj malaperinta ĉirkaŭita konstruaĵo en la orientaj fundamentoj estis analizita fare de Holland en ''[[American Journal of Archaeology]]'' (AJA), 28 (1924:161f). Krom tiu, neniu plia fundamento estis malkovrita sub la nuntempa Erekteiono, krom la propraj. [[William Bell Dinsmoor]] resumas la arkeologio de la loko en sia ''The Hekatompedon on the Athenian Acropolis'', ĉe ''American Journal of Archaelogy'', 51.2 (aprilo-junio 1947), 109 noto 4 kaj 120 noto 59.</ref>. Tie elstaris [[Serpento (mitologio)|serpento]] enkorpiĝanta la spiriton de Cekropso, sed ĝi estis detruita fare de la persa armeo dum la [[Grek-persaj militoj]] ([[-480|480 a.K.]]) kaj denove starigita en [[-421|421]] kaj [[-407|407 a.K.]] en la nuntempa Ereĥteiono. La kontinueco de loko sakraligita fare de la ĉeesto de Cekropso evidentiĝas per referencoj en ''[[Dionysiaca]]'', de [[Nonno]], al la lampo de la Ereĥteiono kiel «la lampo de Cekropso»<ref>[[Nonno]]. ''[[Dionysiaca]]''. 33.124, komentita fare de [[Olga Palagia]] en ''A Niche for Kallimachos' Lamp?'', ĉe ''American Journal of Archaeology'', 88.4 (oktobro 1984), paĝ. 519, noto 15.</ref>. La sacerdotoj de la Ereĥteiono kaj la sacerdotinoj de Ateno kune partoprenis procesion kiu inaŭguris la skiran festivalon, proksime al la fino de la [[Atika kalendaro|atena jaro]]. Ĝia celo estis la [[temeno]] en [[Skiro]], honore al samnoma heroa divenisto, helpanto de [[Eŭmolpo]] en la milito inter Ateno kaj [[Eleŭziso]], kiam la heroa reĝo [[Ereĥteo la 2-a]] venkis, sed mortis.
 
La fakto, ke Pozidono kaj Ereĥteo estis en Ateno du nomoj por la sama figuro estis pruvita per la [[kulto]] ĉe Ereĥteiono, kie troviĝis ununura altaro kaj nur unu sacerdoto, kaj la oferoj estis dediĉiitaj al Ereĥtea Pozidono. Verŝajne, homera kaj tut-helena nomo supermetiĝis al [[Indiĝenaj lingvoj|tiu loka]], negreka.<ref name="B">Walter Burkert. ''Homo Necans'', paĝ. 149 ([[1983]]).</ref>.
#Atena princo, filo de Ereĥteo la 2-a. La diino Ateno okupiĝis pri lia edukado, ĝis kiam ŝi igis lin reĝo de la atenanoj. Oni ankaŭ nomis lin [[Alkono]]<ref name="N" />.
#Laŭ kelkaj versioj, Ereĥteo estis la patro de Oritio, princino forrabita de Dionizo aŭ de Boreo. Tamen, laŭ tiuj fontoj li estis malsama figuro ol la atena reĝo.
 
== Ereĥteo en moderna kulturo ==
[[Algernon Charles Swinburne]] eldonis klasikan tragedion titolitan ''Erectheus'' en [[1876]]. Tiu verko, pere de la mita rakonto, esprimas la respublikanajn kaj patriotajn ideojn kiuj zorgigis la aŭtoron en tiu epoko<ref>[[John A. Walsh]]. ''An Introduction to Algernon Charles Swinburne''. [[Indiana]], [[2012]].</ref>.
 
== Eksteraj ligiloj ==
14 677

redaktoj