Ciro la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
=== Konkero de Medujo ===
 
Ĉirkaŭ la jaro 559&nbsp;a.&nbsp;K., Kiro la 2-a sukcedis sian patron Kambizo la 1-a. Laŭ [[Herodoto]], Kiro ribeliĝis kontraŭ la meda suverenulo [[Astjago]], kiun li sukcesis eltronigi post ricevo de la helpo de [[Harpago|Harpago]], komandanto de la meda armeo. Tiutempaj fontoj diras, subtenante tion kion Herodoto skribis, ke en la jaro 550&nbsp;a.&nbsp;K. (''[[Kroniko de Nabonido]]'', aŭ ''[[Kroniko de Babilono]]'' N-ro 7),<ref>Ĉiuj referencoj pri la ''Kroniko de Nabonido'' kaj la ''Kiro-cilindro'' baziĝas sur Pritchard 1969, ''Ancient Near Eastern texts relating to the Old Testament''. Véase bibliografía.</ref> aŭ 553&nbsp;a.&nbsp;K. ([[Nabonido-cilindro|Sipar-cilindro]]), Astjago atakis Kiron, sed li estis liverita al la reĝa perso de liaj trupoj mem. Kiro do prenis [[Ekbatano]]n, la meda ĉefurbo kaj translokigis ĝian trezoron al Persio.
 
Rimarkindas la ofteco per kiu Herodoto menciis medodevenajn generalojn en la militkampanjoj de Kiro, inter ili Harpago. Ekbatano iĝis la somera rezidejo de la persaj regantoj. Tamen, eblas trovi kontraŭpersiajn priskribojn en la tradicioj, elble el meda origino, kompilitaj de la greka historiisto Ktezio, kaj en la [[Behistun-surskribo]], kiu priskribas ribelojn en Medujo ĉirkaŭ la jaro 521 a.K., ĉirkaŭ ok jarojn post la morto de Kiro.