Ciro la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 105:
La persa imperio estas universalisma imperio. Krome «reĝo de Anŝano» (tre ofta) kaj «reĝo de Persio», Kiro akceptas la titolojn «reĝo de la Mondo» kaj «reĝo de la kvar ekstremoj de la Tero», ambaŭ babilondevenaj, samkiel «reĝo de Babilono» kaj la arkaika «reĝo de [[Sumero]] kaj [[akada Imperio|Akado]]».
 
La malamikoj de Kiro estas insultitaj, kadre de propaganda kampanjo pri legitimado. [[Astjago|Astjago de Medujo]] estas priskribita de [[Herodoto]] (kiu baziĝas sur persaj tradicioj) kiel kruela kaj despota reĝo. Krome, [[Krezo]] estis kiu transiris la riveron Halis kaj atakis Kiron, kiu nur respondis al la agreso. Rilate al Babilono, en la [[Kiro-cilindro]] kaj aliaj sacerdotaj fontoj, la religia politiko de [[Nabonido]], samkiel la reĝo mem estas primokataj. Eĉ tiel, la tradicioj kompilitaj de Herodoto kaj [[Beroso la ĥaldea]] skribis ke Kiro donis altajn politikajn postenojn kaj al Krezo kaj al Nabonido.
 
Kiro elstaris pro sia politiko pri koncedoj al la submetitaj popoloj, kiuj en multaj kazoj, akceptis bone la submetiĝon, al kiuj li nur postulas tributon, rekrutadon kaj plentempan garnizonon. Li malakceptis do, la amasan deportadon kiun entreprenis liaj antaŭuloj asiriaj kaj babilonaj kaj ofte de liaj persaj antaŭuloj. Kiro permesis la revenon de la deportitaj popoloj al iliaj originaj landoj, kiel la judoj, kiuj povis reveni al [[Jerusalemo]].