Litova nacia teamo de futbalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ internaj ligiloj de la kluboj Hamburger SV, FC Porto, Hannover 96 kaj 1. FSV Mainz 05
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
| plej bona rezulto-t =
}}
La '''litova nacia teamo de futbalo''' estas la landa vira teamo de la Litova Futbala Federacio ([[litove]] ''Lietuvos Futbolo Federacija''). Ekde [[2003]] trejnisto de la temoteamo estas Algimantas Liubinskas''.
 
Litovio estas laŭ la nombro de loĝantoj kompare eta lando de Eŭropo, kaj enlande [[basketbalo]] estas multe pli populara sporto ol [[futbalo]]. Tamen la litova teamo ekde sia unua internacia maĉo dum [[1923]] kontraŭ la teamo de [[Estonio]] laŭ siaj fortoj kunkonkurencis en internaciaj turniroj, inter alie la [[Somera Olimpiko 1924]], ĝis dum junio [[1940]] la demokratia Respubliko [[Litovio]] estis perforte konkerita de la armeo de [[Sovetunio]], kaj la lando sekve estis aneksita. Dum la sekvaj 50 jaroj, ĝis la jaro 1990, litovaj futbalistoj partoprenis en la [[sovetunia nacia teamo de futbalo]].