Ŝamaŝ: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Gravuraĵo en la [[Kodekso de Hamurabi, kiu reprezentas Ŝamaŝon sidanta antaŭ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:24, 28 sep. 2015

Ŝamaŝ (Utu por la sumeranoj kaj Tamuzi por la babilonanoj) estis la dio de la suno kaj la justeco en la mezopotamia mitologio. Lia ĉefa kultejo troviĝis en la urbo Sippar. Li estis loka dio babilona (sub aliaj nomoj Marduk aŭ Merodak) estis altigita je supera dio[1]

Gravuraĵo en la Kodekso de Hamurabi, kiu reprezentas Ŝamaŝon sidanta antaŭ la babilona konkerinto. Kiel diaĵo de justeco, Ŝamaŝo liveras al Hammurabi la sekvendajn leĝojn.

La akadanoj kaj babilonanoj lin konsideris filo de Anu, en aliaj okazoj de Enlil. Dum la sumera periodo lia ĉefa kultejo estis en Larsa. En ĉi etapo li estis konsiderata filo de Nannar kaj Ningal, kaj frato de Inanna kaj Iskur. En la akada periodo li estis kun Sin kaj Iŝtar, ano de la triopo de ĉielaj dioj. Kelkfoje li aperas kun sia edzino Ŝherida (Aja por akadanoj kaj babilonanoj). Li estis reprezentita per sundisko okpinta aŭ per vira bildo el kies ŝultroj fontis flamoj; en posta epoko, lia simbolo ankaŭ estis la pesilo. Li estis identigita kun ls numero 20.

Referencoj

  • Cris B. Siren, Sumerian Mythology FAQ.
  • Jordan Michael, Enciklopedio de la gedioj.
  • S. Kramer, La historio ekiĝas en Sumero.
  1. Historia Universal 2. La Antigüedad: Egipto y Oriente Medio ISBN 9972-752-72-0 pág. 129