British Leyland: Malsamoj inter versioj

19 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Mini (aŭtomobilo); MINI
e (korektis mistajpon)
e (Mini (aŭtomobilo); MINI)
 
'''British Leyland''' estis industria konglomeraĵo por inĝenierado kaj fabrikado de [[aŭtomobilo]]j, fondita en Britio en 1968 kiel '''British Leyland Motor Corporation Ltd''' (''BLMC''), per fandado de la antaŭaj firmaoj ''Leyland Motors'' kaj ''British Motor Holdings''. La konglomeraĵo estis parte [[ŝtatigo|ŝtatigitaj]] en 1975, kiam la brita registaro kreis [[holdingo]]n nomita ''British Leyland''. Ĝi korpigis multon de la brite posedita motorveturila industrio, kies radikoj komenciĝis en 1895, kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj produktis 40 procentaĵojn de la aŭtoj vendataj en Britio.
 
Kvankam la konglomeraĵo havis profitodonajn aŭtomobilajn markojn kiel [[Jaguar]], [[Rover]] kaj [[Land Rover]], samkiel la multe vendita [[Mini (aŭtomobilo)|Mini]], British Leyland havis maltrankvilan historion. En 1986 ĝi estis renomita ''Rover Group'', poste fariĝis ''MG Rover Group'', kiu en 2005 finis amasan aŭtomobilan produktadon. La firmao [[MG]] kaj la markoj [[Austin (kompanio)|Austin]], ''Morris'' kaj ''Wolseley'' iĝis parto de la ĉinia firmao ''SAIC Motor'' en [[Ŝanhajo]], kun kiu MG Rover provis kunfandiĝi antaŭ la malfondo.
 
Hodiaŭ, la aŭtomobilaj markoj [[MiniMINI]], [[Jaguar]] [[Land Rover]] kaj ''Leyland Trucks'' (nun posedata de [[BMW]], [[Tata (firmao)|Tata]] kaj [[Paccar]], respektive) estas la tri plej elstaraj eks-partoj de la brita konzerno ''Leyland'' kiuj estas ankoraŭ aktivaj en la aŭtomobila industrio.
 
[[Kategorio:Britaj aŭtomobilfabrikoj]]