Johano Keplero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Omaĝoj
Linio 29:
 
== Vivo ==
Keplero naskiĝis en [[Weil der Stadt]], apud [[Stutgarto]] en la [[Sankta Romia Imperio]] (en la nuna [[Germanio]]). Keplero estis forta luterano kaj iris al la [[Universitato de Tubingeno]] por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri [[Koperniko]]. En [[1596]], kiam li instruis [[matematiko]]n ĉe [[Graz]], li eldonis sian unuan libron, ''[[Mysterium Cosmographicum]]'', la unua forta defendo de la [[kopernika sistemo]], 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.
 
Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Graz-on kaj iris al [[Prago]] por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en [[1601]], Keplero heredis la postenon de Tycho kiel ''Imperia Matematikisto'' kaj, multe pli grave, la dokumentojn el 20 jaroj da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona [[sciencisto]], sciis trakti tiajn difektojn. En [[1609]], Keplero eldonis ''[[Nova Astronomia]]'' kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.
Linio 50:
# Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ [[elipso]]j, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.
# La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.
# '''(T1/T2)<sup>2</sup> = (R1/R2)<sup>3</sup>''' kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La [[granda duonakso]] estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.
 
Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en [[1609]] en ''Nova Astronomia'', kaj la trian en [[1619]] en ''[[Harmonici Mundi]]''.
Linio 59:
 
Keplero ne estis katoliko sed [[luterano]]. Kiel [[katolikismo]], [[luteranismo]] ankaŭ staris kontraŭ [[heliocentrismo]], kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi [[profesoro]] ĉe la [[Universitato de Tubingeno]], tamen li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo ''kaj'' heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.
 
== Omaĝoj ==
* "Keplera kratero" estas [[alfrapa kratero|alfrapkratero]] de la [[Luno]] sur ties flanko videbla de la [[Tero]] kaj ankaŭ alia kratero de la [[planedo]] [[Marso]].
* [[1134 Keplero]] estas [[asteroido]] tiel nomita honore de li.
* La [[supernovao]] SN 1604 nomiĝis "Supernovao de Kepler" aŭ "Stelo de Kepler", ĉar ĝi estis videbla je unu jaro post sia eksplodo en 1604; Keplero redaktis la plej precizan priskribon.
* La [[NASA]] donis lian nomon al la [[kosma observatorio|teleskopo]] de la [[Misio Kepler]] (lanĉita en 2009).
* [[Paul Hindemith]] kreis [[opero]]n pri la vivo de Keplero: '' Die Harmonie der Welt.''
* [[Philip Glass]] ankaŭ verkis operon pri li: ''Kepler''.
* La [[Aŭtomatigita Translokiga Veturilo]] ATV-002 nomiĝas ''Johannes Kepler'' (lanĉita en 2011).
* Robert Slimbach kreis [[tipara familio|tiparan familion]] kun la nomo de ''Kepler'', por la [[informadiko|informadika]] [[entrepreno]] ''[[Adobe Systems]]''.
* La serio 600 de [[vidkarto]]j ellaborita de la firmao ''Nvidia'' inaŭguriĝis en marto 2012 kun la kodnomo ''Kepler''.
* La versio 4.3 de la projekto ''Eclipse'', disvolvita de la ''[[fondaĵo]] Eclipse'' en 2013 por evoluigi produktadon de helpilaro por [[libera programaro|liberaj programaroj]], nomiĝas ankaŭ ''Kepler''.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Commons|Johannes Kepler}}
* [[Leĝoj de Kepler]]
* [[Misio Kepler]] (kosma teleskopo de NASA)
{{Commons|Johannes Kepler}}
 
{{havenda artikolo|Keplero}}