Kašperské Hory: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Por loĝloko kiu historie havis nomojn en du lingvoj, ambaŭ lingvoversioj estu menciataj en la unua frazo, ne nur poste en la teksto respektive en la informkesto.
Linio 119:
== Historio de la urbo==
La urbo, nomata en latinaj dokumentoj Mons Reichenstein, germane en la mezepoko Reichenstein, poste Bergreichenstein, troviĝas en la sudokcidenta parto de [[Bohemio]], 730-758 metrojn super la marnivelo, meze de belega montara naturo. La plej malnovaj spuroj de la koloniigo de tiu ĉi regiono estas restaĵo de keltaj sidejoj (opidumoj), hodiaŭ nomataj [[Sedlo]] (Selo) kaj [[Obří hrádek]] (Gigantburgeto), versimile el la [[5-a jarcento a.K.|5-a jarcento]] antaŭ nia epoko, troviĝantaj proksime de la urbo. La historio de la urbo estas ligita al la trovoj de ora erco en la plej proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo. La urbo estiĝis kiel ampleksa minista komunumo fine de la [[13-a jarcento]]. La devenloko de la komunumo estis ĉirkaŭ la nuna tombeja preĝejo de sankta Nikolao (gotika konstruaĵo el ĉ. [[1330]]). Meze la [[14-a jarcento]] estiĝis la kerno de la nuna urbo - la ĉefplaco kun paroĥa preĝejo de Sankta Margareta (gotika konstruaĵo kun 50-metra turo). En la tempo de la regado de la reĝo [[Johano de Luksemburgio]] oni tie prilaboris oran ercon en pli ol 300 muelejoj. La plej malnovaj monumentoj pri la ekspluatado de la ora erco estas mintuneloj en proksima teritorio de t.n. Ora Rivereto (1 km sude de la urbo). En la jaro [[1345]] la urbo akiris de Johano de Luksemburgio sian blazono kaj multsignifan privilegion - liberigon de impostoj pro milita helpo, kiun onidire partoprenis 600 ministoj. Ankaŭ la bohemia reĝo kaj romia imperiestro [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] dediĉis al la urbo grandan favoron. Li starigis novan komercan vojon, t.n. Oran Padon, kiu kondukis el [[Bavario]] al [[Bohemio]] trairante la urbon. Li ankaŭ ordonis en la jaro [[1356]] konstrui norde de la urbo reĝan burgon por protekti la proksiman limon kaj sekurigi la komercan vojon kaj riĉajn orminelojnorminejojn. La burgo ricevis laŭ Karolo la 4-a la nomon Karlsberg, nun [[Kašperk]]. De la burgo devenas la ĉeĥa nomo de la urbo. Same aliaj bohemiaj reĝoj trovis plaĉon al la urbo. La imperiestro [[Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 2-a]] en la jaro [[1572]] plibonigis la urban blazonon, (kiu nun estas videbla ĉe la dekstra gablo de la urbodomo). En la jaro [[1584]] la urbo akiris de la imperiestro [[Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo la 2-a]] honoran titolon - Reĝa urbo. La [[Tridekjara Milito]] ([[1618]]-[[1648]]) ruinigis la riĉecon de la urbo kaj la ekspluatado de ora erco malsukcesis. Poste la urbo profitis el ĉirkaŭaj riĉaj arbaroj.
 
En la 19-a jarcento la urbo tenis sian prestiĝon kiel sidejo de lernejoj kaj institucioj. La urbon grave signis transloĝigo de la germana loĝantaro post la [[2-a mondmilito]].