Krabro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Taksonomio | koloro = {{Taksonomio/koloro|besto}} | nomo = Krabro (''Vespa crabro'') | dosiero = Frelon europeen.jpg | priskribo de dosiero = Krabro | regno = Bestoj ''Ani...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:26, 1 okt. 2015

La krabro (Vespa crabro) estas specio de eŭsocialaj himenopteroj de la familio de Vespedoj aspektanta kiel komuna vespo sed dufoje pli granda ; tio estas la plej granda el la eŭropaj specioj de vespoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krabro (Vespa crabro)
Krabro
Krabro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insekto Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Endopterigotoj Endopterygota
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
Superfamilio: Vespoidoj Vespoidea
Familio: Vespedoj Vespidae
Genro: Vespo (genro) Vespa
Vespa crabro
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr


Priskribo

 
La krabro kapablas periferie vidi kaj havas 3 okuletojn facile videblajn supre de la kapo, kiu pro tio estas bona ĉasanto
 
Detaloj de la pikilo. Kvankam impresa, lia piko estas malpli danĝera ol tiu de abelo aŭ vespo

La reĝino atingas ĝis 35 mm, la laboristinoj de 18 ĝis 25 mm kaj la viroj de 21 ĝis 28 mm[1]. Flave kaj nigre striita sur la abdomeno, la kapo, la torako, la abdomeno kaj la antenoj estas iomete kaŝtankoloraj.

Nutrado

 
Vespa crabro estas precipe insektovora aŭ manĝas el la floroj. La anoj, kiuj ŝajnas nutri sin per ŝeloj (eĉ per malnovaj kotonaj tukoj) estas junaj inoj (solecaj) aŭ laboristinoj (kutime grupaj) kiuj kolektas fibrojn por fabriki sian neston de « papermaĉaĵo »

Por nutri sian abelovaron, bone kreskinta kolonio povas konsumi 500 g da insektoj ĉiutage : muŝojn, vespojn, abelojn, lokustojn, libelojn, sed ankaŭ raŭpojn kaj araneojn.

La adoltaj laboristinoj nutras sin per vegetalaj sukoj, fruktoj, forlasitaj karnoj kaj aliaj sukeraj varoj. Ĝi do havas dieton de plantovorulophytophage de prédateur.

Vivareo

Eŭropo, nordo de Azio (palearktiso), Norda Afriko, sed ankaŭ Norda Ameriko.

Vivkondiĉoj

Ĝiaj jaraj kolonioj ne postvivas la unuajn malvarmojn, escepte de la junaj fekundigitajs reĝinoj.

Printempe, tiuj ĉi kreas en mortintaj arboj, sek-ŝtonaj muroj, grenejoj aŭ kamenoj, eĉ en malnovaj pajlofaskoj, amason da kompoŝto aŭ da malnovaj tukoj, en ĉarpentoj aŭ en subtegmentoj, neston el papermaĉaĵoj (maĉitaj vegetalaj fibroj) ŝirmantan la unuajn ĉelojn en kiuj ili elmetas la unuajn ovojn.

Post naskiĝo de la larvoj, la reĝinoj, kiuj postvivis ĝis tiam mem nutras ilin ĝis haŭtŝanĝo. 5 ĝis 7 semajnojn post la unua ovometo, tiuj unuaj maturaj laboristinoj senŝarĝigos tiam la reĝinon pri plej multaj laboroj. Aŭtune, la kolonio apogeas, junaj reĝinoj kaj maskloj naskiĝas, komenciĝo de sekvanta ciklo. La nestoj ofte konsistas el 5 ĝis 10 (eĉ 12) vicoj de supermetitaj platoj el alveoloj ĉiam malsupren direktaj, sed la ĝenerala formo de la nesto forte varias laŭ la loko kie ĝi estas konstruita. La koloro kaj la desegnoj de la paper varias laŭ la vegetala fibro kolektita de la laboristinoj.

Nesto havas meze 5 000 alveolojn[2]. La nesto, fine de aŭgusto, povas havi 25-litran kapaciton kaj la plej ganda longo de ties granda akso (en suda regiono, ĝuste antaŭ la unuaj malvarmoj) povas atingi unu metron. La plaj grandaj nestoj estas en la ĉarpentoj kaj la mkavaj arboj ĉar tiuj lokoj ofertas maksimuman alkroĉan surfacon. Ju pli la bona sezono estas longa (kazo de mediteranea areo), des pli grandaj estas la kolonioj kaj des pli la nestoj estos volumenaj fine de la sezono. La junaj maskloj kaj inoj, kiuj naskiĝos en junio aŭ julio ne partoprenas en la konstruado de la nesto. Okaze de la unuaj aŭtunaj malvarmoj, la maskloj, la inoj kaj la reĝino de la sezono mortas, same kiel la laboristinoj. La junaj ĵus fekundigitaj inoj trapasos vintron por krei novajn koloniojn.

Sistematiko

La specio Vespa crabro estis priskribita de la sveda naturalisto Carl von Linné en 1758.

Taksonomio

Ekzistas naŭ sub-specioj [3]

  • Vespa crabro crabro Linnaeus, 1758
  • Vespa crabro altaica Pérez, 1910
  • Vespa crabro birulai Bequaert, 1931
  • Vespa crabro caspica Pérez, 1910
  • Vespa crabro crabroniformis Smith, 1852
  • Vespa crabro flavofasciata Cameron, 1903
  • Vespa crabro germana Christ, 1791 - krabro
  • Vespa crabro oberthuri du Buysson, 1902
  • Vespa crabro vexator Harris, 1776

Danĝereco

 
La varioj de koloroj, de strioj sur la papero de la nesto respondas al la diversaj fibroj kolektitaj de la laboristinoj sur diversaj plantoj, aŭ de diversaj partoj de la ŝelo

La piko de tiu insekto, same kiel tiuj de la aliaj vespedoj tre doloras pro la diametro de la pikilo kaj la konsisto de la veneno, sed ties tokseco estas meza (10-oble malpli ol tiu de la abela veneno[4]. Tiel, male al obstina legendo, kiu asertas ke tri pikoj mortigas homon kaj dek du sufiĉas por mortigi ĉevalon, la nombro de pikoj necesaj por mortigi adoltan homon estas inter cent kaj cent kvindek, escepte por alergiaj homoj, kiun unu sola piko povas moirtigi, aparte en kazo de angioedemo[4].

Dokumentitaj atestaĵoj kaj observoj de entomologoj opiniigas ke la krabroj estas malmulte danĝeraj, tiel longe ke oni ne agresas ĝian neston, ke oni ne tro alproksimiĝas. Ĝiaj nestoj estas plej ofte alte konstruitaj kaj malfacile alireblaj por infanoj (sed ili kelkfoje povas esti en arbotrunkoj, foliamasoj aŭ kompoŝto aŭ grundonivela anfrakto). Plie, oftas ke la nova nesto estas konstruita ĉiuprintempe estas malproksima de la antaŭa.

La krabroj plej ofte atakas nur tiujn, kiuj preterpasas proksime (mapli ol 3-4 metroj) de ilia nesto, sed la nombro de la laboritstinoj, kiuj partoprenas en la atako neniam sufiĉas por mortigi bonfartan adolton. La proksimecon de atako anoncas ŝanĝo en la zumado. Ekster tiu areo, la krabro estas pacema insekto, kiun vi ne devas timigi per abruptaj gestoj. Kio estigas la krabrojn tre malpopularaj, estas la fakto ke male al la vespoj la lumo allogas ilin, kaj ilia vizito estas tre verŝajna se ilia nesto estas proksima al loĝejo. Sufiĉas ŝalti lumon en alia ĉambro por elirigi ĝin el alia ĉambro.

Se oni detruas ilian neston, ili provas rekonstrui ĝin samloke. Kiam la nesto estas en loĝata loko, kie la krabroj povas esti danĝeraj, oni povas aŭ movigi la neston fare de profesiuloj aŭ forigi la kolonion per insekticidaj ŝprucigiloj por tiu celo.

Minacoj, statuso

Estas malfacile taksi la staton de la krabraj kolonioj, pro manko de atento. La krabro estas protekita en Germanio, kaj ĝi estas konsiderita kiel utila specio de la entomologoj de plej multaj landoj. Liaj nestoj estas tamen detruitaj de la publiko, kiu pli timas ĝin ol la abelon aŭ la komunan vespon, pro ĝia grandeco kaj simileco al vespoj. Kiel la krabro, nokte aktiva[5], multe pli konsumas vaksovora tineo ol abeloj, ĝi estas utila por la abelujoj kaj, en Germanio, iuj saĝaj abelbredistoj helpas al la instalo de krabra nesto proksime al la abelujoj. Ĉar, la vaksovora tineo (Galleria mellonella) estas lepidoptera insekto de la familio Piraledoj vivantaj en Eŭropo kaj kies larvoj nutras sin per abeluja vakso, kio multe damaĝas ilin. Tiu papilio, kiu flugas de majo ĝis oktobro, havas 30 ĝis 41 mm da enverguro.

Fotaro

Notoj kaj referencoj

  1. Hans Bellmann. (1999)   Guide des abeilles, bourdons, guêpes kaj fourmis de Europe. delachaux & niestl.
  2. france Guide des insectes, de Zahradnic & Severa (Hatier) 1984, p 230
  3. Biolib
  4. 4,0 4,1 http://www.vespa-crabro.de/frelons.htm
  5. (2006) “Changes in Temperature and Light Alter the Flight Speed of Hornets (Vespa crabro L.)”, Physiological and Biochemical Zoology (en) 79, p. 188–193. Alirita la 31-an de aŭgusto 2009.. 

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

  • La genro Vespa, kiu arigas la diversajn tipojn de krabro
  • Azia vespo aŭ flavkrura vespo

Eksteraj ligiloj