Multekuirilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
=== Ordo ĝenerala ===
Oni kuiras manĝaĵon en multekuirilo laŭ [[programo]], kiu konsistas el unu aŭ kelkaj etapoj. Por ĉiu etapo en la programo estas starigita temperaturo necesa, premo (se la multekuirilo apogas premkuiradon) kaj daŭro. Dum iuj etapoj la programo povas enhavi prokrastojn. Ĉe prokrasto la multikuirilo haltas kaj sonsignalas. Tiam la uzanto devas agi kaj premi certan butonon por kontinui la kuiradon. Eblas fari ankaŭ paŭzon de certa daŭro inter du etapoj.
Post elekto de la programo la multekuirilo lanĉas programon post premo de certa butono. Depende de la recepto la ingrediencoj povas esti enmetitaj antaŭ la komenco de kuirado aŭ post certaj etapoj. Post certaj etapoj la uzanto povas fari certajn manipuladojn, ekzemple miksi la enmetaĵon, aldoni komponentojn ktp.
 
Kutime oni salas la pladon ĉe kuirado sen premo antaŭ kuirado, ĉe kuirado sub premo post kuirado.
 
=== Reĝimoj ===
Linio 59 ⟶ 61:
 
Aldone la multekurilo povas havi permanan reĝimon, kiun oni en komerco nomas "Multekuiristo". Tiu reĝimo ebligas redaktadon de propraj programoj kaj adaptadon de multekuirilo por iu ajn recepto kun ajnaj nuancoj. Konkretaj eblecoj de "Multekuiristo" estas diversaj por diversaj modeloj kaj povas esti kaj limigitaj kaj vastaj.
 
=== Energia efiko ===
Uzo de multekuirilo ŝparas multan [[energio]]n. La kaŭzoj estas sekvantaj:
* Kuirado okazas danke al elektronika stiro praktike sen apero de [[vaporo]]. Ĉe tradicia kiurado la plimulto de energio estas elspezata por estiĝo de vaporo.
* Kuirado sub premo daŭras kelkaj fojoj malpli. Se al Vi ne plaĉas la gusto de plado kuirita sub premo, Vi povas uzi sekvantan ruzaĵon. Elektu reĝimon de kuirado sub premo mallongdaŭra (1-2 minutoj). Post elŝalto la plado kuiriĝos ankoraŭ daŭre sen bolo ĝis poioma natura malaltiĝo de premo.
* Ankaŭ la varmizoligo ŝparas energion, precipe dum daŭra subteno de temperaturo post kuirado.
* Se eblas uzi malpli altan noktan tarifon de energio, Vi povas uzi proktastitan starton en noktaj horoj.
 
Kutime la kuirado kostas malpli eĉ rilate al [[gasforno]].
 
=== Higieno de ejo ===
Multekuirilo kreas malpli da [[vaporo]], tial malpli ŝarĝas la ejon kun malsekeco. Tion oni devas rigardi en ejoj, kiuj emas al malsekeco aŭ [[ŝimo|ŝimiĝo]]. Precipe favoras sekecon de aero transiro de [[gasforno]] al multekuirilo ĉar ĉe bruliĝo de [[gaso]] estiĝas multo da vaporo.
 
== Avantaĝoj kaj malavantaĝoj ==