Skotgaela lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{PorA|la [[ĝermanida grupo|ĝermanida]] skota lingvo|Skota lingvo}}
La '''skotgaela lingvo''' (skotgaele: ''Gàidhlig'' [GA-lik], [[ISO 639|ISO]]-kodo ISO 639-2: ''gla'', ISO 639-1:''gd'') estas [[Gaela lingvaro|gaela]] [[Kelta lingvaro|kelta]] lingvo, kiu estas parolata en
[[Skotlando]]. La skotgaela (same kiel la irlanda) estas lingvo de la speco VSO (verbo-subjekto-objekto). Tiu karakterizaĵo estas tre utila ĉe samtempa interpretado, ĉar plejofte la interpretisto pli rapide ol ĉe aliaj lingvoj scias pri kio la gaela parolado temas.
 
Ĉi tiu artikolo estas pri la gaela lingvo de Skotlando. (Por la [[ĝermanida grupo|ĝermanida]] skota lingvo, vidu la artikolon '''[[Skota lingvo]]'''). La skotgaela estas membro de la gaela lingvaro de la familio de keltaj idiomoj, kiu konsistas el la irlanda, la skotgaela (ofte sole nomita la gaela), kaj la manksa, lingvo de la Mankŝa Insulo. La alia membro de tiu familio estas la britona (kimra, kornvala kaj bretona). La skotgaela estas parolata en norda kaj okcidenta Skotlando, kaj en [[Nova Skotio|Nova Skotlando]] (Kanado). Skotaj loknomoj montras, ke iam la gaela estis parolata preskaŭ en la tuta lando, krom la sudorienta parto. Dum la lasta popolnombrado de Skotlando en 1991, proksimume 66 000 homoj anoncis sin parolantoj de la skotgaela, t.e. 1.34% de la skota loĝantaro, sed lastatempe iom pli da homoj anoncis sin kiel parolantoj, verŝajne pro la fakto, ke de post la restaŭro de la skota parlamento, ĝi estas nun pli agnoskita kaj instruata. La plej granda koncentriĝo de gaelaparolantoj estas en la okcidentaj insuloj, kie ili konsistigas du trionojn de la loĝantaro. Nun ekzistas norma unueca 'televida' versio de la gaela, sed ekzistas tri ĉefaj lokaj dialektoj el kiuj la plej aparta estas tiu de [[Lewis]], laǔdire tre influita de Skandinavio, kaj kun apartaj eroj en la vortprovizo, ekzemple 'burn' tie estas la vorto por 'akvo' anstataǔ la norma gaela vorto 'uisge'.
Pli kompleta informo pri la lingvo kaj ĝia historio troviĝas sur la retpaĝoj de la [[Esperanto-Asocio de Skotlando]], ĉe la rubriko "La Lingvoj de Skotlando", kaj sur la anglalingvaj paĝoj de Wikipedia.