Natria selenato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 51:
 
==Proprecoj==
Seleno estas nature okazanta substanco tre toksa en altaj koncentriĝoj, tamen ĝi same estas esenca elemento kiel [[dieta suplemento]]. Selenida acido estas la plej toksa selena kombinaĵo<ref>[http://journals.plos.org/plosone/article?id=10.1371/journal.pone.0054353 Public Library of Science]</ref>. Mallongedaŭra ekspozicio al la elementa seleno, selenida acido kaj selena duoksido per inhalado rezultas ĉefe en spirefektoj, tiel kiel irito de la [[Mukozo|mukoza membrano]], [[pulmo|pulm]]edemo, kronika [[bronkito]] kaj [[bronkito|bronkita]] [[pneŭmonito]]. Epidemiologiaj esploroj pri homoj kronike (longedaŭre) ekspoziciitaj al altaj niveloj de seleno en manĝaĵo kaj akvo, raportas senkoloriĝon de haŭto, patologia misformado kaj ungoperdoj, hararfalado, tro da dento- perdo kaj senkolorigo, manko da mensatento, kaj [[Apatio (filozofio)|apatio]]. Epidemiologiaj studoj daŭre elmontras inversan asociiĝon inter seleno-niveloj en la sango kaj kancerokazo, kaj studoj pri bestoj daŭre elmontras ke selenaj suplementoj, tiel kiel [[natria selenato]], natria selenido kaj aliaj organikaj formoj de seleno, rezultas en reduktita incido je pluraj tumoro-tipoj. La sola selena komponaĵo kiu elmontriĝas kancerogena al bestoj estas selena sulfido, kiu rezultis en pligrandigo de hepato-tumoroj ekde buŝa ekspozicio. La Usona Agentejo por Vivmedia protektado (EPA) klasas elementan selenon kiel apartenanta al la Grupo D, ne konsiderata kancerogena al homoj, kaj selena sulfido al la Grupo B2, probable homa kancerogena.<ref>[http://www3.epa.gov/airtoxics/hlthef/selenium.html United States Environmental Protection Agency]</ref>
Elekitita pro ĝia selena enhavo kaj alta solvebleco, natria selenato estas ordinara ingredienco kiel [[dieta suplemento]]. Seleno esta esenca elemento kiam uzata en kvantoj tre etaj. Selenato kaj selenito de natrio estas ofte troveblaj en nutraĵoj por bestoj. Laŭ regulo de instituciaj departementoj, la bestonutraĵo devas enhavi ne pli ol 5 ppm da selenenhavo. En 2009, okazis polemiko kiam grupo da 21 kurĉevaloj mortis pri seleno-venenado pro nekorekta miksaĵo en la dieta suplemento.
 
Unu el la plej fruaj aplikaĵoj de natria selenato estis en la vitro-industrio. Selena donas al la vitraĵo la ruĝan koloron. La fandita vitraĵo estas tiam traktata kun natria selenato kaj poste iom da arsena trioksido por redukti la kombinaĵon kaj estigi la elementan selenon. Natria selenato same uzatas kiel senkolorigagento en vitraĵo-produktado. La ruĝa tono kiun ĝi donas al vitraĵo estas komplementa al la verdaj tonoj kreitaj de ferozaj oksidoj dum la manufaktura procezo. Kiam kunuzataj, ambaŭ komponaĵoj produktas senkoloran vitraĵon.
 
==Sintezo==