Danio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moeng (diskuto | kontribuoj)
e update
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
| esperanto-asocio = [[Dana Esperanto-Asocio]]
}}
'''Danio''', ankaŭ nomata '''Danlando''' aŭ '''[[Danujo]]''' (oficiale '''Reĝlando Danio''', [[dane]]: ''Kongeriget Danmark'' {{IPA2|'dɑnmɑɐ̥g̊d̥anmɑg̊}}), estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la [[nordaj landoj]]. Ĝi situas norde de [[Germanio]] (la nura tera najbaro), sudokcidente de [[Svedio]], kaj sude de [[Norvegio]]. Ĝi situas en [[Skandinavio]] en la norda parto de [[Eŭropo]], sed ne sur la [[Skandinavia duoninsulo]].
 
La lando situas inter la [[Balta maro]] kaj la [[Norda Maro]]. Ĝi fizike konsistas el [[duoninsulo]] [[Jutlando]] kaj 443 nomohavaj [[insulo]]j, el kiuj nur 76 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la [[Nordjutlanda insulo]], [[Fyn]], [[Sjælland]] (ejo de ĉefurbo [[Kopenhago]]) kaj [[Bornholm]]. Sude ĝi havas mallongan terlimon al [[Germanio]], norde kaj oriente marlimas al [[Norvegio]] kaj [[Svedio]] pere de maretoj [[Skagerrak]] kaj [[Kattegat]].