Virginio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
 
=== Plantaro kaj bestaro ===
Arbaroj kovras 65% de la ŝtato, ĉefe kun [[foliarbo]]j. Malaltaj lokoj pli verŝajne havas multe da malgrandaj densaj kordoj de akvamantaj konioj kaj muskoj, kaj en la Blukrestaj Montoj [[hikorio]] kaj [[kverko]] abundas. Tamen ekde la frua parto de la 1990aj jaroj, [[lana tineo|lanaj tinejoj]] malpliigis la dominecon de la kverkoj. Aliaj oftaj arboj kaj plantoj inkluzivas la [[kaŝtanarbo]]n, la [[acero]]n, la [[tulipa popolopoplo|tulipan poplon]], la [[monta laŭro|montan laŭron]], la [[asklepiado]]n, la [[lekanto]]n, kaj multajn specojn da [[filiko]]j. La plej grandaj areoj de sovaĝejoj estas apud la atlantika marbordo kaj en la okcidentaj montoj, kie plej multe da [[triliuma floro|triliumaj floroj]] troveblas ol ie en Nordameriko. La atlantika marbordo entenas la plantojn de la pinaj arbaroj de la suda atlantiko kaj, plejparte in sudorienta Virginio, la marplantojn de la pli malalta sudorienta marborda ebenaĵo.
 
Mambestoj inkluzivas la [[blankvosta cervo|blankvostan cervon]], la [[nigra urso|nigran urson]], la [[kastoro]]n, la [[bobkato]]n, la [[kojoto]]n, la [[lavurso]]n, la [[mefito]]n, [[marmoto]]n, la [[Virginia didelfo|Virginian didelfon]], la [[griza vulpo|grizan vulpon]], kaj la [[orienta kotonvosta kuniklo|orientan kotonvostan kuniklon]]. Inter la birdoj estas la [[kardinaledo]], la [[strigo]], la [[Karolina paruo]], la [[ruĝvosta akcipitro]], kaj la [[komuna meleagro]]. La [[migra falko]] redoniĝis al la Landa Parko Shenandoah dum la mezo de la 1990aj jaroj. Torenteta [[truto]], Roanoka [[perko]], kaj blua [[barbfiŝo]] estas inter la 210 konataj specioj de sensalakva fiŝo. En fluantaj torentetoj kun ŝtonaj fundoj ofte loĝas multaj [[kankro (besto)|kankroj]] kaj [[salamandro]]j. La Golfo Chesapeake estas la hejmo de multaj specoj, ekzemple la la blua [[krabo]], la [[pekteno]], la [[ostro]], kaj la stria perko.