Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 205:
'''La [[2-a mondmilito]]''' ekis per multaj armeaj manovroj kaj malmultaj bombadoj. Inter la 6-a kaj la 11-a de septembro 1939 Bjalistokon forlasis civila estraro. La 15-an de septembro pola militistaro retretis. Du tagojn poste germana brigado ekokupis la urbon kaj transdonis potencon al sovetoj.
 
La [[28-an de oktobro]] Bjalistoko iĝis parto de [[Belorusa Soveta Socialisma Respubliko]] kaj distrikta ĉefurbo. Okupantoj persekutis loĝantaron kaj devigis multajn homojhomojn elmigri de la urbo. La 27-an de oktobro [[1941]], post nuligo de la [[traktato Ribbentrop-Molotov]], [[Nazia Germanio|naziaj]] trupoj de [[Wehrmacht]] kaj [[Einsatzgruppen]] eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn en la [[Granda Sinagogo en Bjalistoko|Granda Sinagogo]]. La monumento al tiu evento - kupolo de la bruligita [[sinagogo]] - troviĝas nun ĉe la strato Legionowa. Inter julio kaj septembro oni konstruis [[Bjalistoka geto|geton]] por ĉiuj travivintaj judoj.
 
Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de [[Armia Krajowa]] (la landa armeo) tre forte agadis en diversio.