Malnovnordlanda lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Old norse, ca 900.PNG|eta|280px|<center>En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la [[Norda Maro]] dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la malnovnordlanda lingvo, violkoloras la [[gotlanda lingvo]], flavas la [[anglosaksa lingvo|anglosaksa]] en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la [[ĝermana lingvo]], kun multe da [[:eo:malnovsaksa lingvo|saksa]] kaj marborde iom la [[frisa lingvo|frisa]] lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la [[krimeo|krimee]] [[gota lingvo#krimee gota lingvo|gota lingvo]]]]
 
La '''malnovnordlanda lingvo''' (kodo laŭ [[ISO 639]]: non), foje ankaŭ nomata '''norena lingvo''', estis [[nordĝermana lingvaro|nordĝermana]] lingvo parolata en Skandinavujo de ĉirkaŭ 800 ĝis ĉirkaŭ 1350. Ĝia antaŭulo estas la [[pranordlanda lingvo]]. Oni distingas inter la okcidentaj kaj orientaj variaĵoj de la malnovnordlanda lingvo. La okcidenta malnovnordlanda estis parolata en [[Norvegujo]] kaj norvegida [[Islando]], kaj en la ceteraj [[vikingaj kolonioj|kolonioj]] kie vivis norvegidoj: [[Ferooj]], [[Ŝetlando]], [[Orknejaj InsulojOrkadoj]], kaj en kelkaj partoj de [[Irlando]], [[Skotlando]], Nord-okcidenta [[Anglio]], [[Mankso]] kaj [[Hebridoj]]. Ĝi supozeble estis la unua eŭropa lingvo aŭskultebla en [[Nordameriko]], en la setlejoj en [[Gronlando]] kaj en [[Novlando]] ĉirkaŭ jaro 1000. La orienta malnovnordlanda inkluzivas la lingvojn [[pradana lingvo|pradanan]], [[prasveda lingvo|prasvedan]] kaj [[pragotlanda lingvo|pragotlandan]]. Tamen, post 1100 la pradana plidiferenciĝis de siaj nordaj kuzoj, kaj por la periodo 1100-1300 kelkaj proponas distingon inter branĉoj
sudskandinavia (dana) kaj nordskandinavia (norvega, sveda).