Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 160:
 
Por kontraŭstari la negativan diskonigon, Monroe okupiĝis pri pluraj reklamprojektoj en siaj lastaj semajnoj.<ref> Churchwell 2004, p. 285.</ref> Ili inkludis intervjuon kun Richard Meryman por ''[[Life]]'', fotosesion kun George Barris por ''[[Cosmopolitan]]'', kaj ŝia unua fotado por ''[[Vogue]]''.<ref> Spoto 2001, pp. 538–543.</ref> Por ''Vogue'', Monroe kaj fotisto Bert Stern kunlaboris por du serioj de fotoj, unu por kutima moda artikolo, kaj alia prezentante ŝin nuda, kiuj estis ambaŭ poste publikigitaj postmorte kun la titolo ''The Last Sitting''.<ref> Banner 2012, p. 401.</ref> Ŝi estis aŭ en intertraktadoj por esti redungita aŭ jam faris novan traktadon kun la studio por ''Something's Got to Give'' por la finaj semajnoj da sia vivo, kaj estis ankaŭ en negocadoj pri aliaj eblaj filmroloj.<ref> Churchwell 2004, p. 75.</ref><ref>La terminoj de la supozita nova kontrakto inkludis pli grandan salajron kaj Cukor, kun kiu Monroe estis havinta problemoj ekde ''Let's Make Love'', anstataŭita de [[Jean Negulesco]], la reĝisoro de ''How to Marry a Millionaire''. Interŝanĝe, ŝi devis maldungi Paula Strasberg, kies implikiĝo en la filmejo estis ofte fonto de disputoj. La biografoj kiuj diras tion estas Peter Harry Brown kaj Patte Barham en ''The Last Take'' (1992) kaj Donald Spoto (1993); la dokumentaloj ''Marilyn: Something's Got to Give'' (1990) kaj ''Marilyn Monroe: The Final Days'' (2001). Churchwell 2004, p. 75. Laŭ pli frua biografo Anthony Summers (1985), ŝi estis negocante pri ĉesado filmi, sed ne estis farira kontrakto je la momento de ŝia morto. Summers 1985, p. 301. La aliaj filmoprojektoj kiujn Monroe estis konsiderante inkludis biografion de Jean Harlow, Irma la Douce, What a Way to Go!, Kiss Me, Stupid, A Tree Grows in Brooklyn, kaj sennoma muzikalo pri la Unua Mondmilito kun [[Gene Kelly]]. Summers 1985, p. 301.</ref>
 
==Morto==
 
[[File:New York Mirror Front Page of August 6, 1962.jpeg|thumb|upright|Kovrilpaĝo de ''New York Daily Mirror'' de 6a de Aŭgusto, 1962]]
Monroe pasigis la lastan tagon de sia vivo, 4an de Aŭgusto, ĉe sia hejmo en Brentwood. En la mateno, ŝi estis renkontiĝinta kun fotisto Lawrence Schiller por diskuti la eblecon ke ''[[Playboy]]'' publikigu la naĝejfotojn de ''Something's Got to Give''. Ŝia publicisto Patricia Newcomb disputis kun Monroe, kiu estis iom agacita pro sendormeco. En la posttagmezo, ŝia psikiatro Dro. Ralph Greenson venis al la domo por konduki terapiosesion kun ŝi kaj restis tie ĝis la 7a p.m. Li petis al ŝia mastrumisto, Eunice Murray, tranokti kaj akompani ŝin. Monroe iris al sia dormoĉambro poste, kaj je 7:15 ricevis alvokon de Joe DiMaggio, Jr. Li rakontis al ŝi ke li rompis kun amatino kiun ŝi ne ŝatis, kaj detektis nenion alarman en sia konduto. Ŝi poste telefonis Greenson kaj al aktoro Peter Lawford. Laŭ Lawford, ŝi alvokis lin denove je 8:15, kaj ŝajne ŝi jam estis sub la influo de medikamentoj.
 
Monroe estis trovita mortinta ĉe sia dormoĉambro fare de sia psikiatro Dro. Ralph Greenson frumatene de la 5a de Aŭgusto, 1962. Ĉe proksimume 3 a.m., la mastrumisto vekiĝis "sentante ke io estis malĝusta", kaj vidis lumon de sub la dormĉambra pordo de Monroe, sed ne povis ricevi respondon kaj fondi la pordon ŝlosita.<ref> Banner 2012, pp. 410–411.</ref><ref> Spoto 2001, pp. 574–577.</ref> Ŝi telefonis Greenson, laŭ kies konsiloj ŝi trarigardis trafenestre kaj vidis Monroe kuŝi vizaĝ-malsupren sur sia lito, kovrita per tuko kaj tenanta telefonon. Li alvenis baldaŭ poste kaj eniris la ĉambron per rompado de fenestro, trovante Monroe mortinta. Li telefonis al ŝia kuracisto, Dro. Hyman Engelberg, kiu alvenis ĉe la domo je proksimume 3:50 a.m. kaj oficiale konfirmis la morton.<ref> Banner 2012, pp. 410–411.</ref><ref> Spoto 2001, pp. 574–577.</ref> Je 4:25 a.m., ili sciigis la aferon al la losanĝelesa polico.<ref> Banner 2012, pp. 410–411.</ref><ref> Spoto 2001, pp. 574–577.</ref>
 
== Listo de filmoj ==