Georges Warnier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Georges WARNIER''' [varnje'] (naskiĝis la {{daton|5|oktobro|1884}} en [[Parizo]], mortis en septembro [[1953]] pro aŭtomobila akcidento) estis [[franca esperantisto]] kaj administranto de komercaj societoj.
 
Warnier estis agema membro de [[Rotary-Club]]. Li esperantiĝisesperantistiĝis en [[1903]] kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En [[1906]] li fondis la „[[Librejo de Esperanto|Librejon de Esperanto]]“. De [[1906]] ĝis [[1913]] li gvidis multajn kursojn. Li estis sekretario de la [[UK 1914|10-a Universala Kongreso]] en Parizo 1914. Li estis prezidanto de la Pariza grupo de [[1924]]. Li prezidis la Lokan Komitaton de la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en Parizo [[1932]], kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.
 
Malavare li en [[1928]] fondis kun [[Ernest Archdeacon]] la [[Domo de Esperanto|Domon de l' Esperanto]], kiu subtenis ĉiujn praktikajn formojn de propagando en [[Francio]], kaj kies vicprezidanto li estis. Li disvastigis Esperanton ĉe la Rotarianoj. Li estis membro de la Konsilantaro de la [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto]]; li efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francio, kaj al ĝia sukceso.