Optika muzeo (Jena): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
La riĉega endeponeja enhavo permesus aranĝi tuj kaj senprobleme ekspoziciojn pri mikroskopoj, teleskopoj, [[magia lanterno|magiaj lanternoj]], kameraoj, fotaj objektivoj, [[rigardokesto|rigardokestoj]], planetaria tekniko, okulistaj helpiloj, okulvitroj. En moderne aranĝita daŭra elmontro eblas travivi la evoluon de tiaj iloj, kelkfoje ankaŭ interaktive. La elmontritaĵoj dokumentadas la evoluon ekde la 13-a jarcento!
 
La teknika historio de la en Jena farita projekcia planetario impresas ĉiun vizitanton. Alia interesa sekcio estas la kolekto de artistaj holografiaĵoj. Allogas onin la ZeissZeiß-laboratorio de la 1866-a jaro. Montratas la laborkondiĉoj de submajstroj kaj lernoknaboj kaj la farado de mikroskopoj en la 19-a jarcento. [[Carl ZeissZeiß]], [[Ernst Abbe]] kaj, pli malfrue, [[Otto Schott]] iĝis pioniroj de la precizmekanika-optika industrio en Jena kun ilia daŭra serĉado pri kvalita plibonigo de la tiurilata instrumentaro. Ilies vivo kaj verko kaj graveco por la urbo en la muzeo ankaŭ dokumentadas.
 
==Literaturo ==
Museumsverband Thüringen (eld.): ''Museen in Thüringen'', Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 103