Biblioteko Dukino Anna Amalia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Estrate de [[Clemens Wenzeslaus Coudray]] oni alikonstruis inter 1821 kaj 1825 la apudan turon kiel bibliotekan turon kaj altigis ĝin je unu etaĝo. Laŭ planoj de Coudray el 1844 la konstruaĵo estis ampleksigita ĝis 1849 per du aksoj en norda direkto.
 
En 1797 princo Aŭgusto komisiis [[Johann Wolfgang von Goethe]] kaj ties kolegon en la sekreta konsilantaro, [[Christian Gottlob Voigt]] (1743–1819), kontroladi la bibliotekon. Goethe estris ĝin 35 jarojn ĝismorte (1832) kiel bibliotekisto kaj kondukis ĝin kvalite al unu el la 12 plej gravaj bibliotekoj de Germanio tiutempe. Ĝi kunpregis la epokon de la Vajmara klasikismo kaj estas ĝis nun unu el la plej gravaj arkivoj de la epoko. Tenadanto estas nun la fondaĵo ''[[Klassik Stiftung Weimar]]''. En la oficperiodo de Goethe la librostoko duobliĝis je 120.000 ekzempleroj.
 
La esplorbiblioteko disponis antaŭ la brulego en la jaro 2004 pri stoko de ĉ. 1.000.000 volumoj kun pezocentro sur la germana kultura kaj literatura historio de la klasikismo inter 1750 kaj 1850 sub aparta konsiderado de germanistiko, historio, filozofio, arto, muziko kaj Turingio. Inter siaj specialkolektoj troviĝas kun 13.000 volumoj la plej granda kolekto de [[Faŭsto, parto 1]] same kiel grava kolekto de ĉ. 10.000 volumoj de [[William Shakespeare|Shakespeare]]. Al la kolekto ankaŭ apartenas mezepokaj libromanskribaĵoj, [[pamfleto]]j el la reformacia epoko, gentolibroj, [[jarlibro]]j, biblioj kaj tergloboj.