Îles du Ponant (asocio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{AliajSignifoj|Ponant}} '''Îles du Ponant''' (Insuloj de Ponant) estas la nomo de asocio ariganta la dek kvin francajn bordproksimajn insulojn en Manika Markolo kaj ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:17, 16 okt. 2015

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ponant.

Îles du Ponant (Insuloj de Ponant) estas la nomo de asocio ariganta la dek kvin francajn bordproksimajn insulojn en Manika Markolo kaj Atlantiko, kiuj plenumas tri precizajn karakterizaĵojn :

  • havi tutjaran loĝantaron.
  • havi statuson de loka kolektivumo (ĝenerale komunumo).
  • ne esti ligital la kontinento per senmova ligilo (ponto aŭ submariĝebla vojo).

La dek kvin Insuloj de Ponant

Listo Mapo
(norde suden)
  1. Insularo Chausey, komunumo Granville
  2. Insulo Bréhat,
  3. Insulo Batz,
  4. Insulo Ouessant,
  5. Insulo Molène,
  6. Insulo Sein,
  7. Insularo Glénan, komunumo Fouesnant
  8. Insulo Groix,
  9. Insulo Arz,
  10. Insulo Moines,
  11. Insulo Belle-Île-en-Mer,
  12. Insulo Houat,
  13. Insulo Hoëdic,
  14. Insulo Yeu,
  15. Insulo Aix.

La asocio

 
La rapida pramo "André Colin" alvene al Ouessant
 
Insularo Chausey je malalta tajdo

La asocio « Les Îles du Ponant[1] » celas pluteni aktivaj la insulajn loĝantarojn. Ĝi estis kreita en aprilo 1971 kaj ĝi aktivas en la promocio kaj protekto de la insuloj laŭ siaj statutoj :

Ĝi disponas pri jara funkcia buĝeto (265 000 € en 2010), de la insulaj komunumoj (20 %), la departementoj (20 %), la regionoj Bretonio (40 %), kaj la Luarlandoj (6 %), ADEME-Bretonio (4 %).

Ĝi havis 4 dungitojn en 2010.

Bibliografio

  • Louis Brigand, Les Îles du Ponant : Histoires et géographie des îles et archipels de la Manche et de l'Atlantique, 2002, Éditions Palantines, Le Palais[2].

Notoj

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj