Ruĝa Armeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Kvankam oni atentigis la Sovetion, Ruĝa Armeo estis surprizita per la atako. La soveta aerarmeo grave neniiĝis surtere, centmiloj tuj militkaptiĝis.
 
La komunista registaro anstataŭigis la politikan propagandon pri [[klasbatalo]] al patriotismo, eluzanta emociojn de la rusa popolo. La milito kontraŭ la nazia Germanio estis proklamita kiel la [[Granda Patriota Milito]] alludantealudante pri [[Patriota Milito]] kontraŭ Napoleono en [[1812]]. Oni donis ekzemplojn el la iama rusa armeo kiel heroojn kiel [[Aleksandr Nevskij]] kaj [[Miĥail Kutuzov]]. La subpremo de la [[Rusa Ortodoksa Eklezio]] ĉesis, pastroj revivigis la tradicion de benado de armiloj antaŭ la batalo. La organizo de [[politika komisaro]] estis provizore malfondita. Oni denove enkondukis la oficirajn rangojn; establis medalojn, ordenojn por honorigo de individuoj. La Gardistaro (''Gvardio'') denove fondiĝis.
 
Dum la Granda Patriota Milito, la ruĝa armeo rekrutis 15 ĝis 20 milionojn da oficiroj kaj soldatoj, el kiuj mortis 7 ĝis 10 milionoj. La soldatoj de la Ruĝa Armeo estis aŭ tuj mortpafitaj fare de nazioj aŭ deportitaj al gulagoj aŭ ekzekutitaj en la [[holokaŭsto]]. Post venko en Berlino en 1945 la prestiĝo de la Ruĝa Armeo enorme kreskis.