Manuel Saumell Robredo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Saumell.jpg|eta|Manuel Saumell Robredo]]
'''Manuel Saumell Robredo''' (1817-1870) estis renoma [[kuba]], siatempe [[hispana]] [[pianisto]], specialiĝinta pri kontradancoj de sia lando kaj en la adaptado de operoj kaj kantoj de aliaj artistoj. Krom tio li ludis pianon en preĝejoj, verkis gazetarajn kritikojn sub la kaŝnomo ''El Timbalero'' [La timbalisto] kaj donis instruon al personoj proksimaj al li. Ekzistas eĉ multaj generacioj da kubanoj pensantaj, ke per la morto de Saumell la kultura universo perdis unu el la ŝlosilaj figuroj, kiu iniciatis la tiel nomatan muzikan naciismon, kaj asertas, ke tiu ĉi pro lia kontribuo al la kuba kulturo estas la plej grava muziko de la 19-a jarcento sur la insulo. La [[konservatorio]] de [[Havano]] ricevis lian nomon, ''Conservatorio Manuel Saumell''.
== Vivo ==
Saumell naskiĝis la 17-an de julio 1817 en [[Havano]], kaj baldaŭ oni kvalifikis lin kiel antaŭtempe maturan muzikiston, kvankam li sin vidis devigata studi muzikon [[sininstrue]] pro tio, ke li naskiĝis en la sino de malriĉa familio, kiu ne povis sendi lin al muziklernejo. Li estis filo de la kataluno Cristobal Saumell, homo kun revoluciema pensmaniero, kiu montris al li jam en lia junaĝo siajn idealojn kaj la malkonsenton, kiun li tenis rilate generalleŭtenanton Tacón, kiu tiutempe (1834-1838) estis la guberniestro de la insulo. Oni scias, ke Saumell verkis siajn unuajn muzikpecojn en la aĝo de proksimume 15 aŭ 16 jaroj, ĝuste kiam li estis lernanta pianludon kun helpo de sia instruisto Juan Federico Edelman kaj kiam li estis sindona admiranto de la usona pianisto kaj komponisto [[Louis Moreau Gottschalk]]. Sed malmultan poste, kiam li plenumis sian dudekan jaron, li aŭdacis prezenti [[opero]]n, kiu tenis en la fono ĉefurban scenaranĝon kaj medion, kion laŭdegis Alejo Carpentier, kiu asertis, ke per la naskiĝo de la verko de Saumell estas fiksitaj kaj poluritaj la fondaj elementoj de kubaneco, kiuj ĝis tiaj estis "perditaj".
 
Jarojn pli malfrue Maurice Pyke, direktoro de la itala operejo, instruis al li konojn pri [[harmoniscienco]], [[kontrapunkto]], [[instrumentado]] kaj [[fugo]], kio do ebligis, ke la aŭtoro de "La música en Cuba" asertas, ke Saumell “signifas multan ene de la historio de la muzikaj naciismoj”. Sed unu el la sucesoj plej gravaj de lia vivo estis lia nomumado kiel prezidanto de la muzika sekcio de la havana ''Filharmonio Sankta Cecilia'', okazintaĵo al kiu sekvis la fondado de la ''Liceo Artístico Literario'' kune kun Ramón Pintó kaj la hispana pianisto José Miró.
 
Krome ni devas mencii, ke, kvankam Saumell devenis el familio de de una familia de malabundaj rimedoj, dum la paso de la jaroj realigis kapitalinvestaĵojn helpe de sia amiko, aĉetomakleristo kaj pianisto Pablo Desvernine. Krom tio li geedziĝis kun Concepción Amegui, virino denaska el [[La Habana]] kaj filino de "bonhava" familio, kun kiu li havis tri gefilojn. Sed li mortis en la aĝo de 53 jaroj en Havano la 14-an de aŭgusto 1870, kvankam li estis plenposeda de siaj kapabloj.
== Stilo ==
La kontradancistoj kiel li estis implikitaj en la tiel nomata ''Conspiración de la Escalera'', kaj krom tio li ĉiam tenis revolucieman trajton, pro kio li nomis unu el liaj pecoj "El Somatén", kiu estas vorto, kiu devenas de la kataluna "Som Atents", (esperantigebla pli malpli al "estamos singardaj" aŭ "estamos atentaj") kiu estis la gazeta organo de la katalunaj sendependistoj, kiu ŝteleniris en Kubon. Ankaŭ sen tio ni povas diri, ke Saumell transformis imponmaniere la stilon de kuba muziko, kiu ĝis tiam estis dissemita en la regiono kaj ne forlasis la dancodomojn. La antaŭuloj de Saumell, kiu ĝis nun plejparte estas anonimaj, estis tiuj, kiuj enkondukis estilon pli adaptitan al la regiono, influita certamaniere per la haitia muziko. Krom tio Saumell lasis detalon tre personan en sia stilo, kiu estis asimilita laŭlonge de lia vivo en la dancosalonoj kaj kun akompano de liaj samtempuloj, kiuj same kiel li estis nekredeblaj viziuloj. Kaj laste, Saumell, kiel jam menciite, estis lernanto de la italo Pyke kiu instruis al li konojn pri harmoniscienco, kontrapunkto, instrumentado kaj fugo, detaloj kiuj ankaŭ markis la kontradancojn de lia aŭtoreco, en kiuj aperas, por unua fojo, [[kleo (ritmo)|ritmajn kleojn]] de la kuba popolmuziko, kiun oni aŭdis en la 19-a jarcento.
Linio 12:
== Verkoj ==
Kelkaj el liaj verkoj plej konataj estas:
* ''Los ojos de Pepa'' (Pli aktuala versio ĵaza ekzistas de Chucho Valdés),
* ''El Pañuelo de Pepa.''
* ''Ayes del Alma'' (kontradanca studaĵo dediĉita al Julio Fontana),
* ''La Tedezco'' (dediĉita al la itala sopranistino Fortunata Tedezco),
* ''Luisiana'' (dediĉita al lia amiko L.M. Gottschalk),
* ''La Virtuosa'' (kontradanca menueto dediĉita al lia amiko Pablo Desvennine),
* ''''La Nené.''
* ''¡Toma, Tomás¡.''
* ''El Somatén''
* ''La suavecita (kontradanco)
 
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
* [http://laesquinadelson.wordpress.com/2008/08/17/manuel-saumell-musico-clave-de-la-identidad-nacional/ Manuel Saumell, ŝlosila muzikisto de la nacia identeco]
{{Vivtempo|1817|1870|Saumell Robredo, Manuel}}
 
[[kategorio:kubaj pianistoj]]
[[kategorioKategorio:hispanajKubaj pianistoj]]
[[kategorioKategorio:kubajHispanaj pianistoj]]