Rezistomovado: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
La esprimo ''rezisto'' estas ĝenerale uzita por indiki movadon konsidertita legitima (de la perspektivo de la parolanto). Organizoj kaj individuoj kritikantaj eksterlandan intervenon kaj apogantaj formojn de fakorganizita movado (precipe kie civitanoj estas koncernaj) emas preferi la esprimon. Kiam tia rezista movado uzas perforton, tiuj favore disponeblaj al ĝi povas ankaŭ paroli pri ''liberecbatalantoj''.
 
Pri la laŭleĝeco de armitaj rezistaj movadoj en [[internacia juro]], ekzistas disputo inter ŝtatoj ekde almenaŭ [[1899]], kiam la unua grava kodigo de la [[militjuro]] en la formo de serio de internaciaj traktatoj okazis. En la Preambulo al la 2a Haga Konvencio de 1899 pri Termilito, oni prezentis la [[Martens Klaŭzo]] kiel kompromisvortigo por la disputo inter la [[Mondpotenco|grandaj potencoj]] kiuj konsideris [[snajpero]]jn kiel kontraŭleĝaj batalistoj submetitaj al ekzekuteblo kazo de kapto kaj pli malgrandaj ŝtatoj kiuj asertis ke ili devus esti konsideritaj laŭleĝaj batalistoj.<ref>Rupert Ticehurst (1997) in his footnote 1 cites ''The life and works of Martens'' detaligita de V. Pustogarov, "Fyodor Fyodorovich Martens (1845–1909) – A Humanist of Modern Times", ''International Review of the Red Cross'' (IRRC), No. 312, Majo–Junio 1996, pp. 300–314.</ref><ref>Ticehurst (1997) en sia piednoto 2 citas F. Kalshoven, ''Constraints on the Waging of War'', Dordrecht: Martinus Nijhoff, 1987, p. 14.</ref> Pli lastatempe la Protokolo de 1977 Kroma al la [[Konvencio de Ĝenevo]] de 12 aŭgusto 1949, kaj rilate al la Protekto de Viktimoj de Internacia Armitaj Konfliktoj, aludas en Artikolo 1-a, Paragrafo 4a al armitaj konfliktoj «... en kiuj homoj batalas kontraŭ kolonia dominado kaj eksterlanda okupo kaj kontraŭ rasismaj registaroj... Tiu frazeologio enhavas multajn ambiguecojn kiuj malheligas la temon pri kio estas aŭ ne estas legitima batalisto.<ref> Gardam (1993), p. 91.</ref> Tiele depende de la perspektivo de ŝtatregistaro, rezista movado povas aŭ ne povas esti etikedita [[Terorismo|terorisma grupo]] bazita sur ĉu la membroj de rezista movado estas konsideritaj laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj batalistoj kaj ĉu ili estas rekonitaj kiel havantaj rajton rezisti okupon.<ref><ref name=Khan>Khan, Ali ([[Washburn University]] – School of Law). [http://papers.ssrn.com/sol3/papers.cfm?abstract_id=935347 "A Theory of International Terrorism"], ''Connecticut Law Review'', Vol. 19, p. 945, 1987.</ref></ref> Finfine, la distingo estas [[politiko|politika]] juĝo.
 
==Notoj==
197 612

redaktoj